Nürensdorf | |
---|---|
komunumo en Svislando • setlejo | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 26′ N 8° 38′ O / 47.433 °N, 8.633 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ N 8° 38′ O / 47.433 °N, 8.633 °O (mapo) |
Areo | 10,09 km² |
Alteco | 502 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8309 |
Komunumkodo | 0064 |
Nürensdorf estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4819 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Nuerensdorf situas oriente de Kloten kaj la Flughaveno Zuriko inter Zuriko kaj Vinterturo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Nürensdorf mem la vilaĝoj kaj setlejoj Birchwil, Breite, Oberwil, Hakab, Breitenloo, Chlihus kaj Breitehof. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,09 km², de kiu laŭ statistiko de 1997 32% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 14% por setlado; 5% estas trafiksurfaco.[1]
La komunumo Nürensdorf limas en nordo al Oberembrach, en nordoriento al Brütten, en oriento kaj sudoriento al Lindau, en sudokcidento al Bassersdorf, kaj en nordokcidento al Kloten.
Nürendsdorf estas per la buslinio 660 de la Zurika Trafik-Unio ligita kun Vinterturo kaj Bassersdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente proksime de Effretikon.
La unua dokumenta mencio de Nürensdorf datiĝas el la jaro 1150 kiel Noelistorf. En 1277 ĝi estis menciita kiel Nueristorf, kaj en 1278 la Monaĥejo Oetenbach ricevis donace bienon en Nurlistorf. La vilaĝo Birchwil estis menciita la unuan fojon en la jaro 1155 kiel Byrchenwilare.
En la 15-a jarcento Nürensdorf estis aĉetita de la urbo Zuriko kaj ek de tia troviĝis sub ĝia regado. [2]
|