Observatorio de Highland Road Park | |
Observatorio | |
Observatorio de Highland Road Park
| |
Oficiala nomo: Highland Road Park Observatory | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | Baton Rouge (Luiziano) |
Supermara alteco | 5 m s. m. |
Koordinatoj | 30° 20′ 45.85″ N 91° 4′ 14.84″ U / 30.3460694 °N, 91.0707889 °U (mapo) |
Estiĝo | 1997 |
Posedanto | Luiziana Universitato Astronomia Societo de Baton Rouge Komisiono pri Amuzo kaj Parko de East Baton Rouge |
Retpaĝo: http://www.bro.lsu.edu/index.html | |
La Observatorio de Highland Road Park estas astronomia observatorio en Usono, funkciigata far'de la Luiziana Universitato, de la Astronomia Societo de Baton Rouge kaj la Komisiono pri Amuzo kaj Parko de East Baton Rouge.
La observatorio posedas teleskopon Ritchey-Chrétien kun hiperboloida ĉefa spegulo de 20 coloj (51 cm) kaj sekundara spegulo de 7,25 coloj, ambaŭ de konika formo kaj faritaj el malpeza, feble dilatema ceramiko, ekvatoriala muntaĵo kaj komputila rega sistemo.
La Astronomia Societo de Baton Rouge (B.R.A.S.) estis fondita en 1981 kiel neprofitcela organizaĵo, kies membroj kunvenas ĉiumonate ĉe la observatorion. La Societo estas ano de la Astronomia Ligo, kies anoj estas volontuloj por subteni la funkciadon de la Observatorio de Highland Road Park kaj kondukas multenombrajn aktivojn de scienca popularigo,[2] notinde la stratan astronomion kaj la defendo de la malluma ĉielo.[3]
Ekde 1998, pli ol 40 numeritaj asteroidoj estis malkovritaj de la Observatorio de Highland Road Park. Minor Planet Center kreditas de tiuj malkovroj la astronomoj Walter R. Cooney Jr., Matthew Collier, Patrick M. Motl, Susannah Lazar, Katrina Wefel, Terry Martin, Merrill Hess, Geoffrey Burks, Ethan Kandler kaj Meredith Howard.[4] Unu asteroido estas ĉiam atribuita al la observatorio: (91239) 1999 CA10, la 15-an de februaro 1999.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Highland Road Park Observatory en la angla Vikipedio.