Observatorio de la Universitato Harvard | |||||
---|---|---|---|---|---|
la observatorio en 1899 | |||||
steloobservatorio | |||||
Komenco | 1839 vd | ||||
Geografia situo | 42° 22′ 53″ N, 71° 7′ 42″ U (mapo)42.381461111111-71.128369444444Koordinatoj: 42° 22′ 53″ N, 71° 7′ 42″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Kembriĝo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Observatorio de la Universitato Harvard (angle Harvard College Observatory, mallongigita HCO) estas institucio, kiu mastrumas grupon da konstruaĵoj kaj instrumentoj de astronomia esploro por la departemento pri astronomio de la Universitato Harvard, en Kembriĝo (Masaĉuseco, Usono). (koordinatoj : 42° 22′ 54″ N 71° 7′ 42″ U / 42.38167 °N, 71.12833 °U (mapo) ; MPC kodo : 802[1]).
Inter 1974-1981 , UAI kreditas ĝin de la malkovro de 55 asteroidoj[2].
La Harvard College Observatory estis fondita en 1839 de la Harvard Corporation (unu el la estraroj de la Universitato Harvard) ; la horloĝisto William Cranch Bond estis nomumita "Astronomia Observanto de la Universitato" (sen salajro ). La unua instrumento, la "Granda Refraktoro" de 15 coloj (38 cm) estis instalita en 1847[3].
Inter 1874 kaj 1852, William Cranch Bond kaj John Adams Whipple uzis tiun refraktoron por ricevi fotojn granda kvalitato de Luno. La nokto de la 16-a de julio 1850 Bond kaj Whipple faris la unuan dagerotipion de stelo (Vego).
Pluraj astronominoj laboris en la Observatorio de la Universitato Harvard, kiel Annie Jump Cannon, Henrietta Swan Leavitt, kaj Cecilia Payne-Gaposchkin, kiuj plenumis studojn pri la klasigo de steloj. Cannon kaj Leavitt komence estis dungitaj kiel kalkulistinoj kaj por ekzameti fotografiajn platojn antaŭ partopreni al esploroj[4].
En 1908, la observatorio eldonigas la "Harvard Revised Photometry Catalogue", kiu generis la "Bright Star Catalogue" (Katalogo da brilaj steloj) aŭ "Yale Bright Star Catalogue", nun administrata de la observatorio de la Universitato Yale.
La Observatorio de la Universitato Harvard konservas kolekton de ĉirkaŭ 500 000 astronomiaj fotografioj, faritaj inter la mezo de la 1880-aj jaroj kaj 1986 (kun interrumpo de 1953 al 1968)[5]. Tiuj bildoj estas senkomparaj fontoj por la studi la tempan evoluon de la universo, kaj nuna projekto estas iniciata por ciferigi kaj arkivi ilin[6].