Odaiba | ||
---|---|---|
reclaimed land • artefarita insulo | ||
Geografia situo | 35° 38′ N, 139° 47′ O (mapo)35.63139.775Koordinatoj: 35° 38′ N, 139° 47′ O (mapo) | |
| ||
Ŝtato | ![]() | |
![]() Dai-Roku Daiba (第六台場) aŭ "No. 6 Battery", unu el la originalaj edo-eraaj baterio-insuloj vidita de la Rainbow Bridge. En la fono troviĝas Odaiba. | ||
Odaiba (japane: お台場), foje nomita Daiba aŭ Tokyo Teleport Town, estas vasta artefarita insulo en la golfo de Tokio, Japanio. Ĝi estas ŝatata kvartalo por aĉetumado kaj distrado. Odaiba signifas ĉefe la nordan parton de la 13-a artefarita insulo, sed foje ankaŭ la tutan insulon. La insulo apartenas al Minato-, Ŝinagaŭa- kaj Koto-kvartaloj.
Odaiba estis finkonstruita en 1853 de Tokugawa-Ŝogunato kiel ero el serio de 6 fortikaĵoj por protekti Tokion kontraŭ maratakoj. Tio okazis post la alveno en la sama jaro de la nigraj ŝipoj de Matthew Calbraith Perry. La vorto daiba en la japana signifas kanonojn instalitajn sur la insuloj.
En 1928, la Dai-San Daiba (第三台場) aŭ "No. 3 Battery" estis renovigita kaj malfermita al publiko kiel Metropolitan Daiba Park, kiu ankoraŭ viziteblas hodiaŭ.
La moderna evoluo de Odaiba ekis post la sukceso de Expo '85 en Cukuba. Odaiba iĝontus montrofenestro de la japana ekonomio kaj moderna vivmaniero. Oni planis krei memstaran urbon kun pli ol 100.000 loĝantoj sur la insulo. Sed pro la ekonomia falo en 1991 konstrulaboroj haltis kaj en 1995 Odaiba estis preskaŭ forlasita.
En 1996 oni planis ne nur laborejojn, sed ankaŭ vendejojn kaj distrejojn kaj la insulo reviviĝis denove. Tokianoj malkovris marbordon, kiun ili neniam havis. Hoteloj kaj vendejaregoj malfermiĝis kaj pluraj grandaj kompanioj translokiĝis sian sidejon sur la insulon, kiel ekzemple Fuji TV.
Odaiba estas hodiaŭ ŝatata celo kaj por tokianoj kaj por turistoj. Kelkaj el la ĉefaj vidindaĵoj estas:
Du Shuto-Ekspresvojo linioj aliras Odaiban: Vojo 11 el centra Tokio tra la Rainbow Bridge, kaj Wangan-Vojo (Vojo B) el Ŝinagaŭa tra la havena tunelo.
Per publikaj transportiloj oni atingas Odaiban per la aŭtomata Yurikamome-sistemo el Shimbashi kaj per la privata Rinkai-Linio kiu iras inter Osaki kaj Shin-Kiba-Stacio. Urbaj busoj, Toei-Buso kaj Keihin Kyuko Buso estas malpli multekostaj sed ankaŭ malpli rapidaj. Ankaŭ pramoj, Tokia Krozŝipo funkcias inter Tokio kaj Odaiba.