Ogro aŭ infanmanĝulo, en legendoj kaj rakontoj, estas monstra homo, kiu nutras sin per la karno de infanoj. En iuj rakontoj la ogroj estas nomataj "lupohomo" kvankam ili neniel rilatas kun likantropoj.
La vorto venis el la verko de la itala poeto Giambattista Basile (1575 - 1632). Ĝi estas derivaĵo de "Orko", romia dio de la Infero, sed oni trovas tiun vorton ankaŭ en Orlando furioso - 1516, verko de itala poeto Ludovico Ariosto kaj ankaŭ jam en verkoj de Chrétien de Troyes (1160 - 1172).
Oni plej antikve trovas tre similan anglosaksan vorton orceanas[1] (pron. [orkeanas]) en Beowulf, poemo verkita en la 10-a jarcento, eble eĉ pli frue), Beowulf, l. 112: "eotenas ond ylfe ond orcneas" (gigantoj, elfoj kaj orkeanoj).
La vorto iĝas pli populara en la verkoj de Charles Perrault (1628 - 1703) kaj de Marie-Catherine d'Aulnoy (1650 - 1705).
En plejparto el la rakontoj ogroj estas grandaj, fortaj, stultaj kaj malicaj. Ili malsimilas el la Gigantoj ĉar ili neniel rilatas kun ia ajn diaĵoj.
Tamen iuj ogroj estas riĉaj kaj potencaj, kaj havas magiajn povojn aŭ magiajn objektojn. En La malgranda Fingreto Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine la botojn de la ogro permesas salti sep mejlojn. La ogro en La Majstro Kato[rompita ligilo][2] povas ŝanĝiĝi al ia ajn besto. La ogrino en La Belulino dormanta en Arbaro[rompita ligilo] estas reĝedzino. (la reĝo edziĝis kun ŝi pro ŝia riĉeco).
Por la disĉiploj de la psikoanalizisto Sigmund Freud la ogro estas la koŝmara bildo de la patro memoriganta la helenan Kronos.
En sia verko "The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales" ("la uzoj de prisorĉo: la signifo kaj graveco de fabeloj"), la psikoanalizisto Bruno Bettelheim opinias, ke la ogro estas la timigo al infanoj, kiuj havas impulson meti ĉion en sian buŝon. La buŝa stadio de Freud estas montrita kiel detrua impulso, kiu devas esti venkita: tio montras la venkon kontraŭ la "ogro" en si mem.