Olcnava, hungare Detrefalva, germane Alzenau in der Zips estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Olcnava | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Spišská Nová Ves | ||
Poŝtkodo | 053 61 | ||
Aŭtokodo | SN | ||
Telefonkodo | ++421-53-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 004 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°55′35″N 20°45′13″O / 48.92639°N, 20.75361°O (mapo) Koordinatoj: 48°55′35″N 20°45′13″O / 48.92639°N, 20.75361°O (mapo) | ||
Alto | 411 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olcnava [+] | |||
Olcnava situas laŭ dekstra bordo de Hornád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Košice-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 15 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en latina formo "villa Detrici", poste en 1317 ankaŭ en hungara-latina formo ALCZWNO, QUE VILLA ALBI DITRICI APPELATUR (=Alczwno, kiu nomiĝas Blanka Detre vilaĝo). Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Olcznó, poste ĝi rericevis sian mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Detrefalva 367 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Olcnava 973 homoj, (948 slovakoj).