Olivia Chow

Ŝia (Urbestra) Moŝto
Olivia Chow
Ĉine, 鄒至蕙 (Zōu Zhìhuì)
Olivia Chow en jaro 2024
Olivia Chow en jaro 2024
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de marto 1957(nun 1957-03-24) (67‑jara)
en Brita Honkongo
Lingvoj anglakantona vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Toronto, Universitato de Gelfo, Ontario Universitato de Arto kaj Dezajno
Partio Nov-Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jack Layton, mortiĝis la 22-an de aŭgusto 2011 (61‑jara)
Profesio
Okupo politikisto
skulptisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en OtavoToronto vd
En TTT mayoroliviachow.ca
la 66-a Urbestro de Toronto
Dum la 12-a de Julio 2023 –
Antaŭulo John Tory
Ano, Ĉambro de Deputitoj de Kanado
por Trinity—Spadina
Dum la 23-a de januaro 2006 –
la 12-a de marto 2014 –
Antaŭulo Tony Ianno
Sekvanto Adam Vaughan
Ano, Urbokonsilio de Toronto
por 20-a kvartalo, Trinity—Spadina
(24-a kvartalo, Urbocentro, 1992–2000)
Dum la unua de januaro 1992 –
la 28-a de novembro 2005 –
Antaŭulo Dale Martin
Sekvanto Martin Silva (2006)
Komisiito, Lernejara Estrarano de Toronto
Dum 1985 – 1991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olivia Chow (ĉine, 鄒至蕙 Zōu Zhìhuì, la 24-an de marto 1957), estas kanada politikisto kiu estis la 66-a urbestro de Toronto, ekde la 12-an de julio 2023. Antaŭe, Chow funkciis kiel Nov-Demokratia parlamentano en la kanada Ĉambro de Deputitoj el la Trinity–Spadina elektodistrikto ekde 2006 ĝis 2014, kaj estis ano de la urbokonsilio de Metropola Toronto — ekde 1992 ĝis Toronto kombiniĝis en 1998 kun multaj apudaj municipoj — kaj poste estis konsiliano de le unuiĝinta urbo Toronto ĝis 2005.

Chow naskiĝis en Brita Honkongo kaj estis unue elektita en 1985 kiel lernejara estrarano de Toronto. Ŝi konkuris en la 1991 Toronta balotado, kiam ŝi estis elektita al konsilio de Metropola Toronto kaj restis aktiva en loka politiko de Toronto ĝis sia elekto al la Ĉambro de Deputitoj en la 2006 federala balotado. Ankaŭ ŝia edzo, Jack Layton, estis deputito, kiu estis Gvidanto de Opozicio en 2011 kaj Gvidanto de la NDP de 2003 ĝis sia morto en 2011. Chow eksiĝis sian seĝon en la Ĉambro de Deputitoj en 2014 por konkuri por urbestro en 2014, sed John Tory gajnis la plejmulton de voĉdonoj. Post sia 2014 kampanjo, ŝi aliĝis al Toronto Metropola Universitato kiel vizitanta profesoro. En la 2015 federala balotado, ŝi sensukcese konkuris en Spadina–Fort York.

Chow estis elektita kiel la urbestro en 2023 post la eksiĝo de John Tory, kontraŭ la eksa vicurbestro Ana Bailão kaj eksa polica ĉefo Mark Saunders. Chow estas la unua ĉin-kanada urbestro de Toronto, la tria virina urbestro de la urbo post June Rowlands kaj Barbara Hall, kaj ties unua virina urbestro post la kombiniĝo de Toronto.[1][2]

La frua vivo kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Chow estis Ho Sze, bazlerneja instruisto, kaj Wilson Wai Sun Chow, intendanto de lernejoj.[3] Ŝi kreskis en etburĝa familio[4] kaj elmigris al Kanado kun sia familio en 1970 je la aĝo de 13. Ili ekloĝis en Toronto, unue loĝinte sur la tria etaĝo de loĝdomo, antaŭ ol ili transloĝiĝis al domturo en la urbeta kvartalo Sankta James ([Ĝemz], la angla nomo de S-kta Jakobo).[5][6] Oni ekspluatis ŝian patron por liverado de ĉinaj manĝaĵoj kaj veturado de taksioj por subteni la familion. Ŝia patrino iĝis kudristino kaj servistino, kaj laboris en hotellavejo.[5] Ŝia patro suferis de mensmalsano kaj fizike perfortis ŝian duonfraton Andre kaj ŝian patrinon — sed, laŭ Olivia, li estis "fleganta kaj ama" al ŝi.[5][7]

Chow estis edukata en ĉina baptista hejmo.[8] Kiel juna knabino ŝi malrapide akiris la anglan kaj devis ripeti la trian klason; tamen, ŝi baldaŭ komencis akademie elstari, kaj ŝi poste ellasis la okan klason.[9] Ŝia mezlernejo estis Jarvis Collegiate Institute. Poste ŝi studis belartojn ĉe la Ontario Universitato de Arto kaj Dezajno, kaj filozofion kaj religion ĉe la Universitato de Toronto. En 1979, ŝi diplomiĝis kun honora bakalaŭro pri belartoj ĉe la Universitato de Gelfo.[7]

Post sia diplomiĝo, ŝi laboris kiel artisto. Ŝi posedis porskulptaĵan studion kaj kreis artaĵojn por klientoj. Ŝi ankoraŭ foje pentras.[9][10] Poste, dum kvin jaroj, ŝi instruis en la programo de konsilado kaj advokateco al la viktimoj de perforto kontraŭ virinoj kaj infanoj ĉe George Brown College.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chris MICHAEL, Olivia Chow wins election as Toronto's first Chinese-Canadian mayor (“Olivia Chow venkas en elekto kiel la unua ĉina-kanada urbestro de Toronto”), la 27-a de junio 2023, The Guardian. Alirita la 21-an de oktobro 2024.
  2. Sam JABRI-PICKETT, Toronto elects Olivia Chow as first Chinese-Canadian mayor (“Toronto elektas Olivia Chow-n kiel la unuan ĉina-kanadan urbestron”), la 26-a de junio 2023, Reuters. Alirita la 21-an de oktobro 2024.
  3. Tobi COHEN, Olivia Chow recounts abusive upbringing in new memoir (“Olivia Chow rakontas perfortan edukadon en sia nova memoraĵo”), la 17-a de januaro 2014, Canada.com. Arkivita la 22-an de octobro 2024.
  4. Linda DIEBEL, Olivia Chow shows grit in life and a tough election (“Olivia Chow montras decidon en sia vivo kaj tra malfacilan elekton”), la 24-a de oktobro 2014, Toronto Star, alirita la 22-an de oktobro 2024.
  5. 5,0 5,1 5,2 Olivia CHOW, My Journey: an excerpt from Olivia Chow's new memoir (“Mia vojaĝo: eltiraĵo de la nova memoraĵo de Olivia Chow”), la 17-a de januaro 2014, Toronto Star, Alirita la 22-an octobro 2024.
  6. Adrian MORROW kaj Ann HUI, Olivia Chow resigns seat, set to launch Toronto mayoral bid (“Olivia Chow rezignas sidrajton, pretas lanĉi Toronto-urbestran penon”), la 11-a de marto 2014, Globe and Mail. (Bedaŭrinde, la 22-an de octobro 2024, tiu ĉi artikolo estas kaŝita malantaŭ pagmuro.)
  7. 7,0 7,1 Showwei CHU, Must-know things about Olivia Chow (“Aferojn pri Olivia Chow, kiujn vi devas scii”), la 12-a de marto 2014, City TV News. Alirita la 25-an de oktobro 2024.
  8. John GEDDES,The life and times of Jack Layton (“La vivo kaj la tempoj de Jack Layton”), la 16-a de junio 2011, Maclean’s. Alirita la 23-an de oktobro 2024.
  9. 9,0 9,1 Karolyn COORSH, 5 things you may not know about Olivia Chow (“Kvin aferoj, kiujn vi eble ne scias, pri Olivia Chow”), la 12-a marto 2014, CTV News.
  10. John ALLEMANG, Layton stakes his biggest bet as Jack of Hearts (“Layton riskas sian plej grandan ludveton kiel la Fanto de la Keroj”), la 27-a majo 2011, Globe and Mail. (kaŝita malantaŭ pagmuro)