![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Oranĝakapa turdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zoothera citrina (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oranĝakapa turdo (Zoothera citrina) estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj.
Ĝi estas komuna en tre arbaraj areoj de Barato, Ĉinio kaj sudorienta Azio. Plej parto de populacioj estas loĝantaj birdoj. Tiu specio montras preferon al ombraj marĉareoj, kaj kiel multaj turdoj de la genro Zoothera, povas esti tre sekretema.
La Oranĝakapa turdo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, tervermoj kaj frukto. Ili nestumas en arboj, sed ne formas arojn.
La masklo de tiu malgranda turdo havas uniformajn grizajn suprajn partojn (nome dorso, flugiloj kaj vosto), kaj oranĝajn kapon (kio nomigas la specion) kaj subajn partojn. Inoj kaj junuloj havas pli brunajn suprajn partojn.
Tiu specio estis unuafoje priskribita de John Latham en 1790 kiel Turdus citrinus, kun latina scienca nomo signife koloron "citrino" kaj reference la koloron de la kapo kaj subaj partoj.[1] Ĝi havas ĉirkaŭ 12 subspeciojn.[2] Rasmussen kaj Anderton (2005) sugestis, ke tiu komplekso povus konsisti el pli da unu specio.[3]
La jena tabelo resumas elektitajn fizikajn mezurojn de tiuj subspecioj, pri kiuj informoj estas disponeblaj.[3]
Subspecio | Longo (mm) | Kapo (mm) | Vosto (mm) |
---|---|---|---|
Z. c. citrina | 162-168 | 46-48 | 76-81 |
Z. c. cyanotus | 165-170 | 42-46 | 74-79 |
Z. c. andamanensis | 150-158 | 43-45 | 65-78 |
Z. c. albogularis | 155-165 | 44-48 | 68-79 |
La Oranĝakapa turdo reproduktiĝas el norda Pakistano orienten tra Barato kaj Srilanko al suda Ĉinio, kaj tra Sudorienta Azio al Javo.[2] Ties habitato estas humidaj ĉiamverdaj arbaroj, kun mezdensa subkreskaĵaro de arbustoj kaj filikoj, sed ili uzas ankaŭ arbarojn de bambuo kaj duarangajn arbarojn. Z. c. cyanotus loĝas ankaŭ en grandaj ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj.[2]
Tiu specio ofte troviĝas en marĉareoj, ĉe riveroj aŭ en ombraj ravinoj. Ili loĝas inter 250 kaj 1830 m en Himalajo kaj ĝis ĉirkaŭ 1500 m en Malajzio, Tajilando kaj Javo. Z. c. aurata loĝas inter 1000 kaj 1630 m en Monto Kinabalu kaj Monto Trus Madi, en norda Borneo. Kelkaj el la subspecioj estas komplete aŭ parte migrantaj; ties vintraj habitatoj estas similaj al la reproduktejaj arbaroj, sed eble je pli malsupraj altitudoj.[2][6]
La Oranĝakapa turdo estas 205 al 235 mm longa[6] kaj pezas 47 al 60 g. La plenkreska masklo de la nomiga subspecio de tiu malgranda turdo havas tutoranĝajn kapon kaj subajn partojn, kaj uniformajn grizajn suprajn partojn (nome dorso, flugiloj kaj vosto), kaj blankajn mezajn kaj subvostajn kovrilojn. Ĝi havas ardezkoloran bekon kaj la kruroj kaj piedoj havas brunajn frontojn kaj rozajn aŭ flavajn malantaŭojn.[2] Ĉe kelkaj subspecioj en la kapo la vizaĝo montras helan zonon traokulan kaj foje du nigrecajn striojn unu subokulan kaj alian suborelan.
La ino similas al masklo, sed havas pli brunajn aŭ pli olivkolorajn suprajn partojn kaj tre brunajn flugilojn, sed kelkaj maljunaj inoj estas preskaŭ identaj al maskloj. Junuloj estas senkolore brunaj kun sablokoloraj strioj dorse, kaj ruĝeca nuanco en kapo kaj vizaĝo; ili havas grizajn flugilojn. La beko estas brunece kornokolora, kaj la kruroj kaj piedoj estas brunaj.
La oranĝagriza plumaro de tiu specio estas tre distinga, kaj ĝi ne estas konfuzebla kun iu ajn alia specio. Diferencoj inter subspecioj, jam priskribitaj, povas esti rimarkindaj, kiel ĉe la forta kapobildo de la Z. c. cyanotus, sed povas esti malpli evidentaj pri plumarnuanco, aŭ ĉu estas blanko en flugiloj kiam tiuj estas falditaj. Kiel ĉe aliaj turdoj de la genro Zoothera, ĉiuj formoj de tiu specio montras distingan bildon en subflugiloj, kun tre forta blanka strio.[2]
Alvokoj de la Oranĝakapa turdo inkludas mildan ĉak, pepadon tiar-tiar-tiar, kaj fajnan cii aŭ cef dumfluge. Tamen tiu birdo estas ĝenerale silentema ĉefe vintre. La kanto estas laŭta klara serio de variaj dolĉaj melodiaj muzikaj notoj, kvazaŭ de Merlo, sed kun la pli ripeta strukturo de la Kantoturdo. Ĝi inkludas ankaŭ imitadon de aliaj birdoj kiel bulbuloj, timaliedoj kaj ortotomoj. Ili kantas el ripozejo en densa arbo, ĉefe frumatene kaj malfruvespere.[2]
La Oranĝakapa turdo estas timida, sekretema birdo kutime sola aŭ en paro, sed ĝi estas kompare pli facile videbla ol multaj aliaj turdoj de la genro Zoothera, kaj foje multaj birdoj povas ariĝi for de la reprodukta sezono je bona manĝejo. Ili havas rapidan, silentan flugon, sed kiam estas ĝenataj ofte sidiĝas senmove ĝis kiam la minaco pasos.[2]
La nesto, konstruita de ambaŭ seksoj, estas ampleksa sed profunda taso el bastonetoj, filikoj kaj radiketoj kovrita el pli milda plantomaterialo kiel folioj, musko kaj folipingloj el konifero. Ĝi estas konstruita je pli da 4.5 m en malgranda arbo aŭ arbusto, el kiuj ili preferas arbojn de mangujo kaj arbustojn de kafo. La ino demetas 3 aŭ 4, eventuale 5, ovojn, kiuj estas kremokoloraj aŭ nuance al palblua, griza aŭ verda, kaj havas hellilajn makuletojn kaj ruĝecbrunajn punktojn. Ili estas kovataj dum 13-14 tagoj ĝis eloviĝo, plu aliaj 12 tagoj ĝis elnestiĝo.[2]
Tiu specio foje estas gastiganto de la Makulkukolo, Clamator jacobinus, nestoparazito kiu demetas ununuran ovon en la nesto.[2] Malkiel ĉe la komuna kukolo, nek la kukolino nek la kukolido forigas la ovojn de la gastiganto, sed ĉiukaze ties idoj ofte mortiĝas ĉar ili ne povas konkurenci sukcese kun la kukolo por manĝo.[8] Ankaŭ la Avelflugila kukolo, Clamator coromandus, kaj, tre rare, la Komuna kukolo, Cuculus canorus estas supozeble parazitoj de tiu specio.[9]
La Oranĝakapa turdo manĝas surgrunde en densa malalta kreskaĵaro aŭ alia densa kovrejo. Ĝi estas pli aktiva mateniĝe kaj krepuske, plukante el la seka foliaro insektojn kaj ties larvojn, araneojn, aliajn senvertebrulojn kaj fruktojn. En Malajzio, vintrumantaj birdoj regule manĝaas figojn.[2]
La Oranĝakapa turdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulitan je 1 al 10 milionoj da km². La grando de la populacio ne estis kalkulita, sed oni supozas, ke estas tiom granda ke tiu specio estas konsiderata kiel “ofta” en almenaŭ partoj de sia teritorio. Oni supozas, ke tiu specio ne alproksimiĝas al sojloj de la kriterioj de tutmonda malpliiĝo laŭ la Ruĝa Listo de IUCN kaj tiele estas evaluata kiel Malplej Zorgiga.[10]
Ĝi estas tre populara kaĝobirdo en Javo, kaj ties nombroj draste malpliiĝis ĵuse pro kaptado por birdobredado.[2] Kontraŭ la tendenco en Sudorienta Azio kie perdo aŭ fragmentado de arbaroj minacas la arbarbirdojn, la Oranĝakapa turdo koloniigis Hongkongon, kie ĝi estis vidata la unuan fojon en 1956, danke al arbarkreskado.[11]