Orgaz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45450 | ||
Retpaĝaro | www.ayto-orgaz.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tomás Villarrubia Lázaro | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 807 (2011) | ||
Loĝdenso | 18,17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 39′ N, 3° 53′ U (mapo)39.646666666667-3.8772222222222Koordinatoj: 39° 39′ N, 3° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 744 m [+] | ||
Areo | 154,48 km² (15 448 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orgaz [+] | |||
Orgaz estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Pri la termino "Orgaz" estas diversaj etimologioj sen plenaj garantioj.[1] Por Fernando Jiménez de Gregorio,[2] unu de la signifoj povus esti 'fruktodona', 'abunda', el la radiko kelta olca-, 'kampo fruktodona'. Aliflanke Albaigés,[3] asertas ke Orgaz havas eŭskan devenon, kiel varianto de orbaiz, ormaitz aŭ urbiz, 'arbutejo'. Aliaj hipotezoj indikas aliajn antaŭromiajn radikojn, orc- aŭ urc-, aŭ aliaj keltajn worg-, al kiu oni estus aldoninta la finaĵon -az de eŭska deveno. En kelkaj mezepokaj dokumentoj aperas citata kiel Orgas.
La loĝanto nomiĝas Orgaceño. La censita populacio en 2011 estis de 2.807loĝantoj kaj la denseco estas de 18,17 loĝ/km².
Orgaz estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 744 m; je 33,8 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 83,5 km el Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 154.48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′48″ N 3°52′38″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «en una cañada al pie de la sierra de Yébenes» (ĉe gregovojo ĉe montaro Yébenes),[4] kiu etendas de oriento okcidenten ekde La Mancha al La Jara. Ĝi apartenas al la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Chueca kaj Villaminaya norde, Mascaraque, Mora kaj Manzaneque oriente, Los Yébenes kaj Marjaliza sude, kaj Mazarambroz, Sonseca kaj Ajofrín okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Hegemonias kaj vintroj kaj someroj longaj kaj akraj, propraj de la kontinentaj klimatoj. Same kiel en la tuta provinco, Orgaz karakteras pro la sekeco de la atmosfero dum du trionoj de la jaro, registre plej alta relativa humideco inter la monatoj de novembro al februaro.
Tiu vilaĝo eble estis la antikva Barnices menciita de Ptolemeo en la Karpetanio. Ĝi apartenis al la graflando de Orgaz, kies titolon onidire akiris la Cido Rodrigo Díaz de Vivar kiam edziĝis en Burgos kun doña Jimena.[4] Pri la graflando de Orgaz, vidu la artikolo pri la pentraĵo La entombigo de la grafo Orgaz de El Greco. Aperas unuafoje menciata en skribaĵo de 1183 la montopasejo de Orgaz, «de portugue de Orgaz»,[5] en interkonsento inter la arkiepiskopo de Toledo, don Gonzalo Pétrez, kaj la Superulo de la ordeno de Kalatravo, don Nuño Pérez de Quiñones. En tempo de Ferdinando la 3-a ĝi apartenis al la jurisdikcio de Toledo.
En 1239, kvankam kelkaj fontoj indikas ke ĝi okazis en 1240,[6] mortiĝis en la loko de Orgaz Álvaro Pérez de Castro "el Castellano", kiam li estis veturanta al Andaluzio, post renkonto en la municipo segovia de Ayllón kun Ferdinando la 3-a.[7] Álvaro Pérez de Castro estis senjoro de Castro, filo de Pedro Fernández de Castro "el Castellano" kaj pranepo de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. Li venkis kontraŭ la emiro Ibn Hud en la batalo de Jerez, okazinta en 1231, kaj distingiĝis en la konkero de la urbo de Kordovo, kiu kapitulacis antaŭ la trupoj de Ferdinando la 3-a en 1236.
En 1344 Pedro la 1-a la kruela donis ĝin al sia servisto Martín Fernández kaj multe pli poste, Karlo la 1-a, jam kun titolo de graflando, donis ĝin al don Álvaro Pérez de Guzmán.[8]
En ĝia municipa teritorio estis kampadeje la armeo de Henriko de Trastamaro, duonfrato de Pedro la 1-a la kruela, antaŭ la Batalo de Montiel. La tero kie la infanto tendumis ricevis la titolon de haza sin diezmos (impostolibera).
La 26-a de marto de 1813, dum la Milito de Sendependiĝo, okazis ĉe la municipo la batalo de Orgaz, kie hispanaj trupoj de Katalunio kaj Ubrique estis atakata de franca armeo.
Meze de la 19-a jarcento estis 406 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 32.542 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[4]
Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ekzemple en Orgaz ĝis 3,780 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Orgaz oni falis ĝis 2,672 fine de la jarcento, poste oni rekuperiĝis al la nunaj 2.807.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historie ĝi estis vilaĝo ĉefe agrikultura. Dum la 19-a jarcento oni produktis diversajn nutraĵojn kiaj «tritiko, hordeo, karobo, aveno, guijas, kikeroj, oleo kaj vino»,[4] kaj estis ankaŭ brutobredado de ŝafoj, kaproj kaj laborbestoj (ĉevaloj, azenoj, muloj). Pri industrio kaj komerco estis du fabrikoj tekstilaj, 11 de anizo, ses de produktoj el salo, du de felo, tri muelejoj de oleo kaj du de faruno.
En la aktualo la hegemonia sektoro estas de servoj kun 47,0 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de industrio kun 22,0 %, konstruado kun 16,0 % kaj fine agrikulturo kun 15,0 %.[9]