La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1466. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Pro religiaj persekutoj la luterana loĝantaro de Zomba forlasis sian vilaĝon en 1744 kaj ili fondis Orosháza. En 1870 ekfunkciis la fervojo, kiu estis parto de Nagyvárad-Fiume linio. Onidire tiu vilaĝo estis la plej granda en Hungario. Ĝi estis nesto de diversaj agraraj movadoj, strikoj. En 1946 la komunumo iĝis urbo, en 1963vitrofabriko ekfunkciis. Aldoniĝas al la urbo lagoGyopáros, kie troviĝas kuracbanejo kaj feriejo.