Orsolya Drozdik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Drozdik Orsolya |
Aliaj nomoj | Drozdik Orshi |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Abda, Dua Hungara Respubliko |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1970–1977) |
Okupo | |
Okupo | grafikisto pentristo grafikartisto artisto universitata instruisto instalada artisto vidartisto |
Orsolya Drozdik [orŝoja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Drozdik Orsolya estas hungara grafikisto, altlerneja instruisto. Ŝia eksterlanda nomvarianto estis Orshi Drozdik.
Orsolya Drozdik [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1946 en Abda.
Orsolya Drozdik akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1974, poste majstrogradan diplomon samloke en 1977 (ŝi havis stipendion en 1976). Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Szilárd Iván kaj Károly Raszler. Ŝi studvojaĝis al Amsterdamo (1978), Kanado (1979), poste ŝi vivas plej ofte en Novjorko. Ŝi ricevis usonajn stipendiojn en 1990, inter 1993-1995 kaj en 2001. En 2004 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs, post 3 jaroj ŝi habilitiĝis en Hungara Belarta Universitato. Ŝi instruis en Kalifornio (1991, 1994), Novjorko (1991-1993), Ĉikago (1994), Mez-Eŭropa Universitato (1994), Scienca Universitato Loránd Eötvös (1997), Filadelfio (2000). Ŝi ricevis hungaran, francan kaj nederlandan premiojn.