Osmanabad | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 413501 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 085 () [+] | ||
Loĝdenso | 1 192 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 10′ N, 76° 3′ O (mapo)18.16666666666776.05Koordinatoj: 18° 10′ N, 76° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 653 m [+] | ||
Areo | 94,07 km² (9 407 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Osmanabad [+] | |||
Osmanabad, marate उस्मानाबाद prononco (proponita esti oficiale renomita kiel Daraŝiv) estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Osmanabad derivas sian nomon de la lasta reganto (1948) de Hajderabado: Mir Osman Ali Khan Siddiqi Bahadur.
Osmanabad situas en Dekkana Altebenaĵo laŭ rivero en alto 653 metrojn super la marnivelo. Barŝi troviĝas 38, Solapur 60, Latur 61, Bid 95, Ahmednagar 170, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 350, tutlanda ĉefurbo Delhio 1168, Kolkato 1374 kilometrojn (aere) [1].
Osmanabad havis populacion de 111 825 en 2011 kun legopovo de 74%. Osmanabad atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 2000-aj jaroj.
Historio de la iama Daraŝiv (Osmanabad) devenis de la epoko de la Ramajano, la hindua diaĵo Ramo laŭdire pasigis kelkajn jarojn ĉi tie en ekzilo. En la fruaj jarcentoj la areo estis regita fare de pluraj dinastioj, inter ili menciindas la Mogola Imperio. Fine princlando Hajderabado estis aligita al la jam sendependa Barato en 1948.
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
En Osmanabad vivas majoritate hinduoj 61%, krome minoritate islamanoj 24%, budhanoj 10,6%, ĝainistoj 3,7%, kristanoj malpli ol 1%.
Osmanabad havas plurajn altlernejojn.
En Osmanabad jare pluvas po 829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum en decembro kaj januaro apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 19-33 °C.
Osmanabad havas fervojan kontakton kaj trairan ĉefvojon. Al la urbego kuras 4 aliaj vojoj. La loka flughaveno (IATA: OMN) situas 13 kilometrojn de la urbocentro, sed flugoj okazas nur escepte. La plej proksimaj funkciaj flughavenoj estas en Aŭrangabado (Maharaŝtro) kaj Nanded.