Otakar Ševčík

Otakar Ševčík
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1852 (1852-03-22)
en Horažďovice
Morto 18-an de januaro 1934 (1934-01-18) (81-jaraĝa)
en Písek
Tombo Bývalý hřbitov v Písku (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Reĝlando Bohemio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Praga konservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo violonisto
universitata instruisto
koncertmajstro
komponisto
muzikinstruisto
pedagogo
muzikologo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Otakar Ševčík (naskiĝis la 22-an de marto 1852 en Horažďovice – mortis la 18-an de januaro 1934 en Písek) estis ĉeĥa violonisto kaj pedagogo, konsiderata ĝis nun kiel unu el la plej grandaj violonpedagogoj en la tutmonda muzikhistorio.

Post fino de la studoj en la praga konservatorio ĉe Antonín Bennewitz li agis kiel koncentmajstro en Mozarteum en Salzburgo kaj en Komika Opero en Vieno. Kiel pedagogo li aktivis en konservatorioj enUkrainio (en Ĥarkivo kaj Kievo (1875-1892)), Prago (1892-1906 ), Vieno (1909-1918), li instruis ankaŭ enUsono kaj Britio.

Li estas fondinto de la ĉeĥa violonmetodiko, kiun li instruis en Písek (Suda Bohemio), kie li loĝis inter 1909 kaj 1934 kaj kiu dum lia agado fariĝis internacia muzikcentro kaj "Mekka de violonistoj". Li havis studentojn el ĉiuj kontinentojn - inter liaj disĉiploj estis ekzemple Jan Kubelík kaj Jaroslav Kocian, komponisto de filmmuziko Jiří Srnka, dirigento Ĉeĥa filharmonio Václav Talich, triopo de anglinoj - Mary Hall, Dorothy Bridson a Mary Dickenson k.a.

Ševčík estas aŭtoro de specifa propra instrumetodo, origine bazita sur duontona sistemo, kiu ebligas alproprigi fingroteknikon dum ĉiam la sama ilia distanco sur ĉiuj kordoj.

Li verkis multajn pedagogiajn verkojn, kiuj estas pro sia daura valoro neelĉerpebla fondo por atingi majstrecon. Laŭ ili ĝis nun oni instruas en plejparto de konservatorioj en la tuta mondo En sia fako li povas esti konsiderata kiel unu el la plej grandaj personecoj tutmonde - li estas en la vera senco de la vorto tutmonda instruisto de famaj violonistoj de diversaj naciecoj.

Je lia honoro en Písek estas laŭ li nomita strato, kie li longajn jarojn vivis, agis kaj mortis. Lian nomon portas ankaŭ Baza artlernejo en Písek kaj internacia interpreta violonkonkurso okazanta en Písek ĉiujare en julio.

Listo de pedagogiaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Škola houslové techniky (1880, 4 volumoj)
  • Začátky hry na housle (1900)
  • Průpravná škola techniky houslové (1896)
  • Škola techniky smyčcové (1893)
  • Houslová škola pro začátečníky
  • Škola intonace a techniky levé i pravé ruky současně op. 11, (finita en 1921 en Usono)
  • Virtuosní škola op. 12-15 (restis en manuskripto)
  • Škola houslového přednesu na podkladě melodie op. 16 (2 partoj: Úvod do sólové hry a Úvod do virtuosní hry)
  • Analytické studie k houslovým koncertům op. 17-24
  • Studie Kombinovaných spojů op. 25 a podrobné metodické vydání Kreutzerových etud. op. 26''

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Budiš, Ratibor: Slavní čeští houslisté. Praha : Stát. hudeb. vyd., 1966. 194 p., fot.
  • Muzika, Josef: Houslistův svět. Hradec Králové : Kruh, 1980. 91 p., fot.
  • Nopp, Viktor: Profesor Otakar Ševčík : život a dílo. Brno : Viktor Nopp, 1948. 201 p., 37 fot.
  • Žídek, František: Čeští houslisté tří století. 2-a eld. Praha : Panton, 1982. 363 s., fot.