Ottilie von Goethe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ottilie Wilhelmine Ernestine Henriette von Pogwisch |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1796 en Gdańsk |
Morto | 26-an de oktobro 1872 (75-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Wilhelm Julius von Pogwisch (en) |
Patrino | Henriette Ulrike Ottilie von Pogwisch (en) |
Edz(in)o | August von Goethe |
Infanoj | Alma von Goethe, Wolfgang Maximilian von Goethe, Walther Wolfgang von Goethe |
Okupo | |
Okupo | verkisto redaktisto |
Ottilie Wilhelmine Ernestine Henriette von GOETHE (denaske Freiin von Pogwisch; 1796-1872) estis germana gravulino kaj bofilino de la verkisto Johann Wolfgang von Goethe. Ŝi redaktistinis por la gazeto Chaos.
Ŝia patro, Wilhelm Julius Baron von Pogwisch (1760–1836), estis nobelo Holstein, ŝia patrino, Henriette Ulrike Ottilie von Pogwisch (1776–1851), estis denaske Grafino Henckel von Donnersmarck. La gepatroj divorcis frue kaj Ottilie vivis kun sia patrino en multaj diversaj urboj kaj estis amikino de Adele Schopenhauer, verkistino kaj fratino de la filozofo Arthur Schopenhauer. Ambaŭ amikinoj estis naskiĝintaj en Danzig kaj kreskis senpatre.
Otilie estis interesita en Ferdinand Heinke, kiu finfine engaĝiĝis al alia virino. Tial, Ottilie konsentis edziniĝi al August von Goethe, la nura filo de la fama poeto. Ili geedziĝis la 17an de junio 1817 kaj translokiĝis al Weimar, kie ili loĝis en la hejmo de la poeto en Frauenplan. La paro havis tri gefilojn: nome Walther Wolfgang von Goethe (1818–1885), Wolfgang Maximilian von Goethe (1820–1883) kaj Alma Sedina Henriette Cornelia von Goethe (1827–1844). La geedzoj estis malfeliĉaj ĉar August estis drinkemulo kaj Ottilie estis altiritaj de aliaj viroj. Krome, ŝia bopatro estis dominanta figuro en iliaj vivoj.
Ottilie von Goethe nomis sian bopatron 'patro' kaj loĝis en lia hejmo dum 15 jaroj. La ingenia famulino altiris internaciajn gastojn kaj fondis, en 1829, la gazeton "Chaos". Ŝi ankaŭ helpis la faman verkiston finigi sian elstaran verkon Faŭsto (Dua Parto).
Ŝia edzo August mortis en 1830 en Italio du jarojn antaŭ sia patro en Romo. Ottilie naskis post lia morto, nome en 1835, alian infanon, kiu evidente ne estis de August, sed de brita kapitano, nomatan Anna Sibylle, kiu mortis post unu jaro. Neniuj el ŝiaj gefiloj geedziĝis, tiel ke la rekta linio de posteuloj de Johann Wolfgang von Goethe estingiĝis en 1885. Speciale post tiu ekstergeedza nasko, Ottilie suferis enorman premon de onidiroj. Laŭ kelkaj el tiuj ŝi eĉ murdis sian pli aĝan filinon Alma.
Post la morto de Goethe ŝi loĝis en kelkaj urboj. Ŝiaj lastaj du jaroj ŝi restis en Weimar. En 1872, ŝi mortis pro koratako. Ŝi estis entombigita en la familia tombaro de Goethe.