Otto Neurath | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Otto Neurath | |||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1882 en Vieno | ||||
Morto | 22-an de decembro 1945 (63-jaraĝa) en Oksfordo | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Vieno vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno • Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio • Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Neurath vd | ||||
Edz(in)o | Olga Hahn-Neurath • Marie Neurath • Anna Schapire-Neurath vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • filozofo • sociologo • statistika diagramo vd | ||||
Laborkampo | ekonomiko • filozofio • sociologio vd | ||||
Aktiva en | Vieno • Hago • Britio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Eduard Meyer • Gustav von Schmoller vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto NEURATH (la 10an de decembro 1882 - la 22an de decembro 1945) estis filozofo de scienco, socialista sociologo kaj ekonomikisto, unu el la ĉefaj figuroj en la Viena Cirklo.
Neurath naskiĝis en Vieno al juda familio.
Kiel akademiano, li specialiĝis pri senmona ekonomio (natura interŝanĝo) [1]. En 1906, li akiris Doktoron de filozofio en la departemento de Politika Scienco kaj Statistiko ĉe la Universitato de Berlino kun tezo titolita Zur Anschauung der Antike über Handel, Gewerbe und Landwirtschaft (Pri konceptoj en antikvo de interŝanĝo, komerco kaj agrikulturo). Dum la Unua Mondmilito, li estis nomumita fare de la aŭstra registaro al la Ministerio de Planado por la tempodaŭro de la granda milito. En 1917, li kompletigis lian habilitiĝon titolitan Die Kriegswirtschaftslehre und ihre Bedeutung für die Zukunft (Militaj ekonomikoj kaj Ilia graveco por la estonteco) ĉe Heidelberg Universitato. En 1918, li fariĝis direktoro de la Deutsches Kriegswirtschaftsmuseum (germana Muzeo de Militekonomio, poste la "Deutsches Wirtschaftsmuseum") ĉe Leipzig [2].
Post la granda milito, la marksisma registaroj de Bavario kaj Saksio uzis ĝin por la socilalismiĝo de iliaj ekonomioj, projekto al kiu ili entuziasme aliĝis [3]. Post la subpremo de la marksismaj ribeloj fare de la centra germana registaro, Neurath estis arestita kaj akuzita je ŝtatperfido. Li estis liberigita post kiam evidentiĝis, ke li tute ne okupiĝis pri politiko.
Reveninte al Vieno, li komencis projekton kiu disvolviĝis en la "Muzeo de socio kaj ekonomio". Ĝia celo estis transdoni kompleksajn faktojn pri la ekonomio kaj socio al la neklera viena publiko. Por realigi tion projekton, li komencis okupiĝi pri grafika dezajno kaj vida eduko. Kune kun la ilustristo Gerd Arntz, Neurath kreis Isotype-n, sistemon de piktogramoj por reprezentado de kvantaj informoj uzante facile-interpreteblajn bildoj [4]. La metodo poste estis evoluigita fare de Edward Tufte. Neurath kaj Arntz dezajnis proporciajn simbolojn por reprezenti demografian kaj socian statistikon en la diversaj landoj, kaj por montri la ŝanĝon en tiuj datenoj dum la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Ĉi tiu metodo estas desegnita por faciligi al la nekleruloj kompreni abstraktaĵojn kaj konceptojn kiel ekz. sociajn ŝanĝojn kaj malegalecon [4]. Ĉi tiu verko havis fortan influon en la kampoj de kartografio kaj grafika dezajno [5].
Dum la 1920-aj jaroj Neurath ankaŭ iĝis fervora pri logika pozitivismo, kaj estis la ĉefredaktisto de manifesto pri ĝi. Li okupiĝis pri la aŭtentiga principo kaj la protokolaj frazoj. Kiel membro de la "maldekstra flanko" de la viena cirklo, Neurath malaprobis kaj metafizikon kaj epistemologion. Li konsideris marksismon kiel speco de scienco, kaj sciencon kiel instrumento por socia ŝanĝo.
Neurath estis la moviganta forto malantaŭ la movado de la unuiĝo de la scienco kaj la Internacia Enciklopedio de la unuiĝintaj sciencoj, ĉi-lasta konscie formita laŭ la L'Encyclopédie [6]. Li kunlaboris interalie kun Rudolf Carnap, kun Bertrand Russell, kun Niels Bohr, kun John Dewey kaj kun Charles W. Morris. La celo de la enciklopedio estis sistema formuliĝo de ĉiuj akceptitaj sciencaj esploroj kiel konsiderita de la la Viena Cirklo kaj ĝiaj kunlaborantoj. Nur du volumoj estis publikigitaj dum lia vivo, sed la projekto daŭris kaj disetendiĝis eĉ post lia morto. Parto de lia ambicio por la unuiĝo de la scienco estis meti la sociajn sciencojn sur bazo de kaŭzeco kiu ebligas prognozojn similajn tiuj en fiziko kaj kemio.
En unu el liaj malfruaj kaj gravaj verkoj, "Fizikismo", Neurath tute ŝanĝis la naturon de la pozitivist-logika debato rilate al la plano por la unuigo de la sciencoj. Post priskribado kaj klarigado de la punktoj de interkonsento kun la pozitivisma programo kaj ĝia koncipa bazo (la starigo de ampleksa sistemo kiu ampleksigus ĉiujn sciojn trovitajn en la vario de sciencoj kaj la kompletan malakcepton de metafizikaj hipotezoj, kiuj ne povas esti tradukitaj en kontroleblajn sciencajn teoremojn), Neurath malaprobis la pozitivisman aliron al lingvo kiel tuto, kaj kelkajn el la ideoj prezentitaj en la frua laboro de Ludwig Wittgenstein, aparte [1][7].
Unue Neurath argumentis ke ĉiu diskuto de izomorfismo inter lingvo kaj la mondo estas ne pli ol senutila metafizika hipotezo, ĉar ĝi levas la demandon de kiel vortoj kaj frazoj povas reprezenti aĵojn en la ekstera mondo. Por forigi tiajn dubindajn semantikajn ideojn, Neurath argumentis ke lingvo kaj realo koincidas, ĉar ĉi-lasta troviĝas en la aro de kontrolitaj frazoj en la lingvo. La vervaloro de ĉiu frazo estos determinita de ĝia komparo kun ĉiuj kontrolitaj frazoj, kaj frazo kiu ne kongruas kun tiuj estus konsiderata malĝusta. Alternative, la sistemo kiu antaŭis tiun frazon estos ŝanĝita de unu grado aŭ alia. Vero do estas demando pri kohereco [1] de lingvaj asertoj, kaj havas nenion komunan kun kongruo de frazoj al aliaj faktoj, estoj aŭ estaĵoj en la mondo. Krome, la kontrola kriterio estus aplikota al la tuta sistemo (semantika holismo) kaj ne al unu frazo. Tiuj ideoj havis profundan efikon al la holisma validumado de Quine.
Estis Quine kiu publikigis la analogion pri la ŝipo de Neurath, en Word and Object (Vorto kaj Objekto). Analogie rakontita kiel penseksperimento, Neurath komparis la holisman naturon de lingvo, kaj tial sciencan konfirmon, kun la konstruado de ŝipo ĉe alta maro [2] :
Neurath ankaŭ malaprobis la ideon ke scienco devus esti rekonstruita laŭ la datenoj kiuj venas de la sensoj, argumentante ke tiuj datenoj estas tro subjektivaj por funkcii kiel valida bazo por la formala konstruado de scienco. La fenomenologia lingvo kiu estas tiom favorata de la plej multaj pozitivistoj, tiu devas esti anstataŭigita per la lingvo de matematika fiziko [8]. La interŝanĝo permesos la kreadon de objektivaj formuloj ĉar ĝi estos bazita sur spactempaj koordinatoj. Fizikisma aliro al scienco antaŭenigos la eliminon de iu metafizika restaĵo ĉar ĝi permesos formuli sistemon de asertoj relative al la fizikaj faktoj.
Finfine, Neurath argumentis ke ĉar lingvo mem estas fizika sistemo - kiel konsistante el aranĝo de sonoj aŭ simboloj - ĝi povas priskribi sian propran strukturon sen fali en kontraŭdirojn.
Tiuj ideoj helpis en la fundamento de tiu speco de fizikismo kiu ĝis nuntempe estas la domina pozicio rilate al metafiziko kaj precipe al la filozofio de menso.
Plejpartoj de eldonoj de kaj pri Neurath estas ankoraŭ havebla sole en la germana. Tamen li ankaŭ skribis en la angla, uzante la Baza Angla de Ogden.