Ottone Visconti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Milano | |||||
Persona informo | |||||
Ottone Visconti | |||||
Naskiĝo | 1207 en Invorio, Italio | ||||
Morto | 8-a de aŭgusto 1295 en Chiaravalle, Italio | ||||
Tombo | Katedralo de Milano vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Loĝloko | Milano vd | ||||
Ŝtataneco | Milano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Visconti vd | ||||
Patro | Uberto Visconti vd | ||||
Patrino | Bertha (Pirovano) Visconti (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ottone VISCONTI (naskiĝis en Invorio, 1207 - mortis en Chiaravalle, en la 8-a de aŭgusto 1295) estis filo de la feŭdestro Uberto Visconti (1170-1267), Senjoro de Masino, kaj frato de Beatrice di Uberto, edzino de Egidio, Grafo de Cortenova. En 1277, li fariĝis Senjoro de la lombarda urbo, do, kun li inicis la regado de la dinastio Visconti sur Milano kiu daŭris ĝis 1447.
Post esti serve de la tiama ĉefepiskopo de Milano, Leone da Perego[1], Ottone estis asistanto de la papa legato kaj kardinalo Ottaviano degli Ubaldini (1214-1273)[2], al kiu li akompanis dum pli ol dek jaroj tra pluraj misioj kiel ambasadoro en Italio kaj en Francio. Dum tiu periodo, li oficis kiel prokuratoro de la ĉefepiskopo ĉe la pontifica kortumo kaj ankaŭ fariĝis kanoniko de Desio. En 1260, li fariĝis Podestà[3] de Novara. Post la morto de Leone da Perego, la kardinalo Ubaldini indikis la nomon de Ottone kiel sukcedanto al la ofico anstataŭ Raimondo della Torre[4] aŭ la nobelo Francesco de Settala[5].
Malgraŭ la opozicio de Manfredi de Sicilio (1232-1266)[6], de Martino della Torre, estro de la Societo de Sankta Ambrozio[7], kaj de iu leĝo kiu permesis al Milano elekti la propran ĉefepiskopon, Ottone estis nomumita de la papo Urbano la 4-a, en la 22-a de julio 1262. Martino Della Torre, indignita de la elekto de Ottone, postulita de la papo, en la aŭgusta monato, okupas la ĉefepiskopecon. La papa legato Filippo da Pistoia[8] ekskomunikas Martinon kaj deklaris la intervenon de Milano pro rifuzo al la ĉefepiskopo.
Sekve, milito leviĝis inter Ottone kaj tiuj kontraŭantaj lian eklezian karieron, la familion Gelfan Della Torre, subtenitaj de siaj apogantoj: la familio de Napo Torriani[9], kiu neis al li aliron al Milano kaj disbatis armeon sub la komando de Teobaldo Visconti, nevo de Ottone, en Angera, en 1276. Tamen, en la sekvanta jaro, Ottone definitive lin venkis dum la Batalo de Desio, kiu signaligas la komencon de la regado de la familio Visconti sur Milano kaj la Lombardio, kiu daŭris ĝis 1447. Kiel vera Senjoro de la urbo, li plibeligis ĝin kaj plibonigis la ekonomion. Kiam li maljuniĝis, li retiriĝis al la Abatejo de Klaravalo[10], lasinte la regecon al sia pranevo Matteo. Tie li mortis en la jaro 1295.