![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La trunko de madagaskara palmo Pachypodium lamerei
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Pachypodium ambongense | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pakipodio (Pachypodium) estas genro el subfamilio Apocynoideae, el familio de apocinacoj. Pachypodium signifas "dikan piedon". La genro havas ĉ. 25 speciojn, el kiuj la madagaskara palmo (P. lamerei) estas tre robusta ĉambroplanto.
Ĉiuj specioj estas sukulentaj kun akvodeponaj ŝosotigoj. Kelkaj specioj kreskas eĉ 6 m alte. Dum la vegeta periodo, la ŝosopintoj havas simplajn foliojn (pare starantajn dornojn), kiuj defalas dum la seka periodo. La monoklinaj, kvinnombraj floroj estas relative grandaj kaj havas roz- aŭ blankan koloron. La specioj bezonas de ĝermado ĝis la unua floro pli ol 10 jarojn.
Plimulto de la specioj (18 el 25) kreskas en Madagaskaro, la pliaj 7 specioj en sekaj regionoj de suda Afriko.
En la genro Pachypodium estas 25 specioj:
|
|
|