Pap Ndiaye | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1965 (59-jaraĝa) en Antony | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Senegalo vd | ||||
Alma mater | École normale supérieure de Saint-Cloud (en) Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj Universitato de Virginio Liceo Henri-IV vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marie NDiaye vd | ||||
Edz(in)o | Jeanne Lazarus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Jean Heffer vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Condition noire vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pap NDIAYE (naskiĝis la 25-an de oktobro 1965 en Antony) estas franca politikisto kaj historiisto.
En 2022 li estis nomumita franca ministro pri nacia edukado en la registaro de Élisabeth Borne. Antaŭe li estis lektoro ĉe École des hautes études en sciences sociales (EHESS) kaj poste profesoro pri historio ĉe Sciences Po.[1]
Post studado ĉe Lycée Lakanal en Sceaux kaj en la preparaj literaturaj klasoj de Liceo Henri-IV, en 1986 li eniris en École normale supérieure de Saint-Cloud kaj trapasis la Agrégation d'histoire.
De 1991 ĝis 1996 li studis ĉe la Universitato de Virginio en Usono por prepari historian tezon pri la petrolkemia firmao DuPont de Nemours.
Reveninte al Francio, li akiris instruan postenon ĉe École des hautes études en sciences sociales (EHESS) en Parizo, kie li ankaŭ doktoriĝis.
En 2021 li fariĝis direktoro de la Cité nationale de l'histoire de l'immigration en Parizo.[2]
En 2022 li estis finfine nomumita nova franca ministro pri edukado fare de ĉefministro Élisabeth Borne.[3]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pap Ndiaye en la itala Vikipedio.