Paquito D'Rivera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1948 (76-jaraĝa) en Havano |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | saksofonisto ĵazmuzikisto dirigento komponisto klarnetisto bandestro |
TTT | |
Retejo | http://www.paquitodrivera.com/ |
Paquito D’Rivera (* 4-an de junio 1948 en Havano) estas kuba ĵaz-saksofonisto kaj -klarnetisto.
D’Rivera jam kiel kvarjarulo lernis saksofonon de sia patro Tito D’Rivera, klasikmuzika saksofonisto kaj orkestrodirektisto. Du jarojn poste li unuafoje koncertis, en la aĝo de dek jaroj li prezentis koncerton en la Nacia Teatrejo de Havano laŭdatan de publiko kaj kritiko. Jen lia rakonto pri tio:
Ekde 1960 D’Rivera studis ĉe la konservatorio de Havano klarnetludon, kompozicion kaj haromisciencon, en 1965 li estis soloklarnetisto en radio- kaj televid-elsendo de la Kuba Nacia Simfoni-Orkestro. En la sama jaro li fondis la Orquesta Cubana de Música Moderna, kiun li direktis du jaroj. Krom tio li fondis la ensemblon Irakere, kiu prezentis miksaĵon de ĵazo, rokmuziko, klasika kaj tradicia kuba muziko. La grupo estis en 1978 sensacio je la ĵazfestivaloj de Newport kaj Montreux kaj dufoje estis kandidatigita por Grammy kaj gajnis unu Gramion.
En 1979 D’Rivera organizis Havana Jam, aranĝo, kiu arigis mil rok- kaj ĵazmuzikistojn en la kuba ĉefurbo kaj kiu estis dokumentata per du duoblaj muzikalbumoj. Dum koncertvojaĝo en Hispanujo en 1981 li petis azilon en la usona ambasadejo. Post sia alveno en Usono lin subtenis muzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Dave Amram, Mario Bauza kaj Bruce Lundvall, kiuj donis al li prezenteblecojn kiel soloisto, kaj li eldonis en 1981-82 du albumojn.
Dum la sekvaj jaroj li koncertvojaĝis kun propra ensemblo Havana/New York Ensemble tra Usono kaj Sudameriko, Eŭropo kaj Japanujo kaj kaj prezentis kun muzikistoj kiel Carmen McRae, McCoy Tyner, Toots Thielemans, Claudio Roditi, Roger Kellaway, Dizzy Gillespie kaj Benny Carter. En 1988 li kunfondis la United Nation Orchestra, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis (Live at the Royal Festival Hall, 1989).
Samjare li muzikis kun la Nacia Simfoni-Orkestro kiel gastsoloisto la tutmondan unuan prezentadon de David Street Blues de Roger Kellaway kaj muzikis ankaŭ kun pluaj simfoniorkestroj el Usono, Eŭropo kaj Latinameriko same kiel kun klasikaj ĉambromuzikaj ensembloj. Li fondis aron da propraj bandoj: Paquito D’Rivera Big Band, Paquito D’Rivera Quintet, ĉambromuzik-ensemblo Triangulo kaj la kalipso- kaj salso-bando Caribbean Jazz Project. En 1989 li komponis por la saksofonkvarop de Gerald Danovich „New York Suite“, en 1994 „Aires Tropicales“ por Aspen Wind Quintet.
En 2003 Muziklernejo Berklee lin honordoktorigis, kaj li ricevis multajn Gramiojn (i.a. Por la albumo Portraits of Cuba el 1996 kaj la komponaĵo Merengue, kiun prezentis violonĉelisto Yo-Yo Ma en 2005) kaj latinidĵazajn Gramiojn. En 2004 kaj 2006 Jazz Journalists Association honoris lin kiel klarnetisto de la jaro. En 2008 D’Rivera estis distingita per la Frankfurta Muzikpremio.