Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paul Bert (Tramtransporto en Parizo). |
Paul Bert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Bert | |||||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1833 en Auxerre | ||||
Morto | 11-an de novembro 1886 (53-jaraĝa) en Hanojo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Ĥolero vd | ||||
Tombo | Auxerre Cimetière Dunant (en) grave of Paul Bert (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Josephine Clayton vd | ||||
Infanoj | Paul Berthelot vd | ||||
Parencoj | Antony Klobukowski (mul) (bofilo) Anna Clayton (en) (bofratino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | guberniestro (1886–) politikisto zoologo fiziologo kuracisto entomologo universitata instruisto oficisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Bert (naskiĝis la 17-an de oktobro 1833 en Auxerre, mortis la 11-an de novembro 1886 en Hanojo) estis franca kuracisto, fiziologo kaj politikisto.
Lernanto de Claude Bernard, anstataŭanto de Pierre Flourens en Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, li studis la fiziologion de spirado (altitudo kaj plonĝado) kaj interesiĝis pri transplantado kaj anestezio.
Elektita radikala deputito ekde 1872, dum la krizo de 1877 li estis unu el la "manifesto de 363". Li estis Ministro pri Publika Instruado kaj Kultoj de 1881 ĝis 1882. Antiklerika, li estis unu el la fondintoj de la "Senpaga, sekulara kaj deviga lernejo". Subtenante la politikon de koloniigo, li publikigis plurajn lernolibrojn juĝitaj retrospektive rasismaj. Ekzemple: "Endas meti la indiĝenon en la kondiĉon ĉu asimiliĝi, ĉu malaperi". En januaro 1886, li estis nomumita altranga rezidanto en Annamo-Tonkino, Hindoĉinio, kie li mortis kelkajn monatojn poste pro ĥolero.