Paul Otlet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Paul Otlet en 1937
| |||||
Persona informo | |||||
Paul Otlet | |||||
Naskonomo | Paul Marie Ghislain Otlet | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1868 en Bruselo | ||||
Morto | 10-an de decembro 1944 (76-jaraĝa) en Bruselo | ||||
Tombo | Etterbeek Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Hotelo Otlet vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) Katolika universitato de Loveno Collège Saint-Michel vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edouard Otlet (en) vd | ||||
Gefratoj | Maurice Otlet vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto inventisto bibliografo informadikisto advokato bibliotekisto juristo vd | ||||
Laborkampo | Bibliografio, komputiko, klasifiko kaj informadiko vd | ||||
Aktiva en | Bruselo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mundaneum ❦ universala dekuma klasifiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Marie Ghuislain OTLET [pol maRI giLE otLE] (naskiĝis en Bruselo la 23-an de aŭgusto 1868, mortis samloke la 10-an de decembro 1944) estis belga bibliografo[1], teozofo[2], dokumentalisto kaj kreinto kune kun Henri La Fontaine de la Universala Dekuma Klasifiko (CDU) kaj de la Internacia Bibliografia Oficejo, hodiaŭ Mundaneum. Li estis kaj juristo, advokato, entreprenisto kaj aŭtoro, samkiel socialisma aktivulo, pacisto kaj kritikanto de koloniismo. Lia ambicio estis "ebligi homojn pli bone koni unu la alian, ne plu timi unu la alian kaj vivi en paco"[3].
Paul Otlet estis filo de Edouard Otlet [edŭár], konata kiel „imperiestro de la belgaj tramvojoj”. Paul Otlet studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio kaj pro la familia kapitalo povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Henri La Fontaine, plievoluigis la klasifikon "Dewey" por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (indekskarto de 12,5 x 7,5 mm) estas ilia kreaĵo.
Pli detala artikolo sub Mundaneum
Paul Otlet estas ankaŭ la instiganto de la Monda Palaco-Mundaneum de Bruselo, lokita en alo de konstruaĵo kiu poste fariĝis la «Cinquantenaire». En tiu konstruaĵo li volis kolekti liajn multnombrajn realigojn kun la celo arigi ĉiujn sciojn de la mondo: muzeo de la gazetaro, muzeo de la libro, internacia enciklopedia arkivo. En la ideala kazo oni povis trovi tie ĉiujn katalogitajn verkojn publikigitajn sur ajna portilo. La Mundaneum kolektis 16 milionojn da slipoj pri ĉiuj eblaj temoj. Jarcento poste, la franca ĵurnalo Le Monde nomis la projekton de universala indeksado la "paperan Google"[4].
La familio Otlet estis iniciatinto de tute nova ĉemara urbeto konstruita ekde 1895 en Westende (nun parto de Middelkerke, okcidente de Oostende). Dum la unua jardeko la planadon kontrolis Edouard Otlet, poste Paul. Ĉar la finpretigo de la projekto superis la financajn kapablojn de la familio, en 1906 venis pliaj financistoj kaj la familio perdis sian influon. Westende iĝis ŝatata somerumejo de la belga, franclingva financa kaj kultura elito. La urbeto estis komplete detruita dum la unua mondmilito. Poste venis aliaj konstruaĵoj kaj nur la stratoplano kaj malnovaj poŝtkartoj memorigas la originalan aspekton.
Eblas ke Westende estis etskala provo por grandega urboplanado de Heliopolis, antaŭurbo de Kairo, ankaŭ konstruita de belgaj financistoj.
Filmo pri Paul Otlet estis reĝisorita de Françoise Levie[5] kaj gajnis premion en Ateno.
Traité de documentation : le livre sur le livre, Paul Otley, Editiones Mundaneum, 1934, p. 419
Françoise Levie, L'homme qui voulait classer le monde : Paul Otlet et le Mundaneum, Bruselo, eld. Les Impressions nouvelles, 2006
Le Mundaneum : les archives de la connaissance, eld. Les Impressions nouvelles, 2008, 97 p.
Cent ans de l'Office International de Bibliographie, 1895-1995 : les prémisses du Mundaneum, Éditions du Mundaneum, 1995