Pavol Habera | |
---|---|
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1962 (62-jaraĝa) en Brezno |
Profesio | kantisto, kantverkisto |
Aktivaj jaroj | 1988 - nuntempo |
Eldoninto | Tommü Records, Universal Music, PolyGram |
Parencaj temoj |
Team |
Persona informo | |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Daniela Peštová (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto kantisto komponisto ![]() |
Pavol Habera (naskiĝis la 12-an de aprilo 1962 en Brezno) estas slovaka kantisto, komponisto kaj muzikala aktoro.
Li studis ekonomion, sed profesie li dediĉas sin al muziko. Li komencis sian karieron en kapelo Avion, ekde la jaro 1988 li ludas kun muzika grupo Team. En la jaro 1991 li samtempe eliris por soloa vojo. Pavol Habera vivis ian tempon en Usono, nun li vivas en Prago.