Per Olov Enquist | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1934 en Hjoggböle | ||||
Morto | 25-an de aprilo 2020 (85-jaraĝa) en Vaxholm | ||||
Tombo | Katarina kyrkogård vd | ||||
Etno | svedoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Per Elof Enqvist vd | ||||
Patrino | Maria Albertina Enqvist vd | ||||
Edz(in)o | Gunilla Thorgren • Lone Bastholm vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • tradukisto • ĵurnalisto • dramaturgo • sciencfikcia verkisto • reĝisoro • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • kritikisto • filma scenaristo • television writer • literaturkritikisto vd | ||||
Laborkampo | prozo • dramo • filmo • televido • literatura kritiko • eseo vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Per Olov ENQUIST (ankaŭ konata kiel P. O. Enquist; la 23-an de septembro 1934 - la 25-an de aprilo 2020) estis sveda verkisto kiu gajnis internacian rekonon. En Svedio Enqvist estis konata kaj kiel ĵurnalisto kaj kiel dramisto. Lia plej fama verko, kiu gajnis al li internacian rekonon en la 1990-aj jaroj, estas Ivläkarens besök (La vizito de la kuracisto de la reĝo), kiu traktas la vivon kaj morton de la dana reformanto Johann Friedrich Struensee.
Post ricevado de akademia grado en la historio de literaturo de Upsalo Universitato, Enqvist laboris kiel publicisto kaj kiel prezentisto de kulturaj programoj en televido inter 1965 kaj 1976. Pro sia verkado li iĝis ĉeffiguro en la sveda literatura sceno. En 1969 li gajnis la literaturpremion de la Nordia Konsilio. Inter 1970 kaj 1971 li laboris en Berlino post ricevo de stipendio de la akademia interŝanĝa programo de la germana registaro. En 1973 li prelegis kiel alvojaĝanta profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. De 1977 ĝis sia morto li laboris kiel sendependa verkisto.
La verkado de Enquist estis karakterizita per pesimisma mondrigardo. Liaj verkoj priskribis la limojn de la vivmaniero diktita de la pietisma-movado en la Lutera Eklezio, religia movado kiu estis influa en Skandinavio dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kaj kiu influis postajn religiajn movadojn kiel Metodismo. Ĉi tiu kritiko estas precipe sentata en liaj verkoj "Marŝo de la muzikistoj" (1978) kaj "La vojaĝo de Ludoviko Patros" (2001).
Enquist akiris internacian rekonon kiel verkisto kun la publikigo de sia verkaĵo "La vizito de la kuracisto de la Reĝo" (1999), verkaĵo traktanta la ascendon kaj falon de la dana reformanto Johann Friedrich Struensee. La verko estis tradukita en multajn lingvojn. La sukceso de la verkaĵo rezultis al la traduko de multaj el la antaŭaj verkoj de Enquist el al sveda. En 2009, li gajnis la Aŭstrian Premion por Eŭropa Literaturo.
Li mortis la 25-an de aprilo 2020 [1].