Perigordo, en la departemento Dordogne konsistas el :
norde, la verda Perigordo (ĉirkaŭ Nontron, kaj direkte al la sudokcidento de Châlus en Limoĝio), kies koloro estas asociita al tiu de la arbaroj el klaraj kverkoj kaj kaŝtanarboj, kiuj tie kreskas kaj, pro humideco, al herbejoj. Geologie, tio estas la granita parto de Dordonjo, kiu apartenas al la centra Masivo.
centre kaj nordokcidente, el Blanka Perigordo (ĉirkaŭ Ribérac kaj Périgueux), kies nomo venas de la koloro de la kalka grundo de tiu regiono. La vastaj cerealaj kampoj alinomigis ĝin grenejo de Perigordo.
sudoriente, el nigra Perigordo (ĉirkaŭ Sarlat-la-Canéda), historie la plej malnova nomo el la kvar, la nigra pro la arbaroj el ileksokverkoj, kiuj estas tre malhelaj.
sudokcidente, el Purpura Perigordo (ĉirkaŭ Bergerac), tiu nomo estas la plej nova (1970). Ĝi ŝuldigas al turismo, tio elvokas la koloron de la folioj de vitoj aŭtune[1]. Antaŭlonge, Bergerakio estis parto de la blanka Perigordo.