La loko estis loĝata jam dum la ferepoko kaj vivis tie sarmatoj. La unua skriba mencio okazis en la 14-a jarcento. La komunumo senhomiĝis dum dominado de turkoj, sed poste ĝi rehomiĝis. En 1767 vivis tie 38, en 1786familioj. Ili okupiĝis pri terkultivado. Administre la plej granda parto apartenis al Kispest, ekde 1871 la loko estis etvilaĝo, post 3 jaroj vilaĝo. Poste ankaŭ la industrio aperis kaj ankaŭ novaj kolonioj formiĝis. La loko urbiĝis en 1936 kaj aliĝis al la ĉefurbo en 1950