Peter Turkson

Peter Turkson
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1948 (1948-10-11) (76-jaraĝa)
en Nsuta Wassa
Lingvoj anglafanteafrancaitalagermanahebreaTvia • Ahanta • latinagreka
Ŝtataneco Ganao Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pontifika Instituto Biblia
St. Anthony-on-Hudson Seminary (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1993–)
katolika sacerdoto (1975–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Peter Kodwo Appiah Turkson (naskiĝis la 11-an de oktobro 1948) estas ganaa kardinalo de la Romkatolika Eklezio. Li estas la prezidanto de la Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco ekde lia nomumo fare de Benedikto la 16-a je la 24-an de oktobro 2009. Li funkciis kiel Ĉefepiskopo de Cape Coast kaj estis levita al la kardinaleco fare de Johano Paŭlo la 2-a en 2003, kaj estas vaste rigardata kiel papigebla.

Turkson naskiĝis en Wassa Nsuta en okcidenta Ganao al metodista patrino kaj katolika patro. Li estas la kvara infano inter dek infanoj. Lia patrino vendis legomojn en la bazaro kaj lia patro laboris kiel ĉarpentisto. Li havis patraflankan onklon kiu estis islamano. Li studis en la seminario de Sankta Teresa en la vilaĝo de Amisano kaj Pedu kaj poste en la St. Anthony-on-Hudson Seminary en Rensselaer, Novjorko, kie li diplomiĝis kiel majstro de teologio. Dum tiu tempo li ankaŭ prenis someran kurslaboraĵon en la Universitato ĉe Albany. Li estis ordinita de John Amissah la 20-an de julio 1975.

Turkson estis profesoro ĉe la seminarieto de Sankta Teresa de 1975 ĝis 1976, el kie li eniris la Pontifikan Biblian Instituton en Romo, gajnante licencion je sankta skribo en 1980. Li revenis al Skt. Teresa dum jaro, 1980-81, kaj iĝis vic-rektoro en la seminario de Skt. Peter en 1981. Li ankaŭ eklaboris en paroĥo proksima al la seminario. De 1987 ĝis 1992, li faris doktorajn studojn en sankta skribo ĉe la Pontifika Biblia Instituto.

La 6-an de oktobro 1992, Turkson estis nomumita Ĉefepiskopo de Cape Coast fare de Johano Paŭlo la 2-a. Li ricevis sian episkopan konsekron je la 27-a de marto 1993 fare de Ĉefepiskopo Dominic Kodwo Andoh, kun ĉefepiskopoj Peter Poreku Dery kaj Peter Kwasi Sarpong funkciantaj kiel kunkonsekrantoj. Li funkciis kiel Prezidanto de la Ganaa Katolika Episkopa Konferenco de 1997 ĝis 2005, kaj kiel kanceliero de la Katolika Universitato de Ganao) ekde 2003.

Johan Paŭlo la 2-a nomumis Turkson'on Kardinalo-pastron de Skt. Liborio dum sia lasta konsistorio de la 21-a de oktobro 2003. Turkson estas la unua ganaa kardinalo kaj estis unu el la elektantoj kiuj partoprenis en la konklavon de 2005 kiu elektis Benedikton la 16-an. Li estis priskribita kiel "unu el la plej energiaj ekleziestroj de Afriko" de The Tablet, katolika revuo Londona. En decembro 2021, papo Francisko akceptas la eksiĝon de kardinalo Peter Turkson.