Peter TURRINI (naskiĝinta la 26-an de septembro1944 en Wolfsberg) estas aŭstra verkisto. Li famiĝis pro socikritikaĵoj kaj atakemaj drametoj verkitaj, aparte en sia pli frua kreiva periodo.
Peter Turrini estas la filo de la itala artĉarpenstisto Ernesto Turrini kaj de la stiria domservistino Else Turrini (fraŭline Reßler). La junulajn jarojn li pasigis en Maria Saal. Pere de la kantistino Maja Weis-Ostborn kaj la komponisto Gerhard Lampersberg li frue ekkontaktis avangardanojn vienajn. Inter 1963 kaj 1971 li diverspostene laboris, i.a. kiel deponejisto ĉe la subĉemizfabrikanto Huber-Trikot, kiel reklamverkisto ĉe usona agentejo, kiel hotela akceptejisto en Bibione, kiel helplaboristo en Neuwied am Rhein. Inter 1967/68 li vivis sur Rodoso. Ekde 1971 li estas liberprofesia verkisto. En 2005 oni elektis lim korespondanta membro de Germana akademio pri lingvo kaj poetiko (DASA, Darmstadt). Nuntempe li vivas en Kleinriedenthal apud Retz/Distrikto Hollabrunn. Li verkas teatraĵojn, scenariojn, poemojn, eseojn kaj paroladojn. Liaj verkoj tradukitis en multajn fremdajn lingvojn kaj tutmonde ŝatatas liaj teatraĵoj.
Peter Turrini famiĝis per Rozznjogd (1971), Sauschlachten (1972) kaj la televidserio Alpensaga (1974–1979). En la du unuaj verkoj li uzis dialekton, dume li preferis ĉe Minderleistern artistegan, "decan" lingvon. Turrini partoprenis nenombreblajn laŭtlegadojn; ofte ankaŭ ĉe Linkes Wort, laŭlegadciklo kun politikaj akcentoj organizitaj ĉiujare en la kadro de festo de la aŭstra komunisma organo Volksstimme. Kune kun Helmut Qualtinger kaj H. C. Artmann li entreprenis turneon voĉlegan dum pluraj semajnoj ĉe usonaj altlernejoj. Turrini membras ĉe "Grazer Autorenversammlung" (Graz). Dum la paca sieĝo de praarbaroj apud Hainburgo ĉe Danubo fare de mediprotektemuloj en 1984 Turrini ankaŭ aktivis kaj aktoris. En 2005 li aktoris en la germana krimfilmserio "Tatort" en 2005.
1980 Josef und Maria. Theaterstück. Uraufführung am 8. November 1980 im Rahmen des Festivals Steirischer Herbst als Gastspiel des Wiener Volkstheaters.
1981 Die Bürger. Theaterstück. Uraufführung am 27. Jänner 1981 im Wiener Volkstheater.
1982 Campiello. Theaterstück. Frei nach Goldoni. Uraufführung am 26. September im Wiener Volkstheater.
Wolfgang Schuch, Klaus Siblewski (Hrsg.): Peter Turrini. Texte, Daten, Bilder. Luchterhand Literaturverlag, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-630-61960-6 (= Sammlung Luchterhand, Band 960).
Jutta Landa (Hrsg.): I am too many people. Peter Turrini: playwright, poet, essayist. Ariadne Press, Riverside, CA 1998, ISBN 1-572-41040-X (angle).
Herbert Neubauer (Photos), Silke Hassler: Masken und Gesicht. Peter Turrini im Portrait. Essay, Wieser, Klagenfurt 2006, ISBN 978-3-85129-619-8 (= Europa erlesen: Literaturschauplatz).
Klaus Amann: Kämpfer, Künstler, Narr und Bürger. Lesebuch über das Phänomen Turrini. Residenzverlag, Salzburg / St. Pölten 2007. ISBN 978-3-701-73058-2.
Heiner Hammerschlag: Der Dichter und das Dorf. Broschüre. Sonderdruck Carinthia, Klagenfurt 2010.
Arno Rußegger: Ein romantischer Realist. StudienVerlag. Innsbruck 2016.
Christine Grond-Rigler: Zur internationalen Rezeption der Dramen von Peter Turrini. StudienVerlag. Innsbruck 2016.