Petroikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nordinsula petroiko (Petroica longipes)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
14, vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Petroikoj (Petroica) estas genro de Aŭstralaziaj birdoj el familio Petroikedoj.
La genron enkondukis angla naturalisto William John Swainson en 1829, kaj li deklaris la tipa specio plurkoloran petroikon (Petroica multicolor).[1][2] La genra nomo estas kunmetaĵo de antikvaj grekaj vortoj petro- ("roko") kaj oikos ("hejmo").[3]
Kiel aliaj petroikedoj, petroikoj estas aspekte, kondute kaj ekologie similaj al Eŭropaj rubekoloj, kaj do la vorto "rubekolo" estas iam uzata por ili, malgraŭ ke al veraj rubekoloj ili ne estas tro parencaj. Ĉar multaj specioj de petroikoj havas iun nuancon de ruĝa koloro en sia plumaro, en Aŭstralio oni iam nomas ilin "ruĝaj rubekoloj", kontraste al membroj de genro Eopsaltria, kiujn ili nomas "flavaj rubekoloj".[4]
Laŭ la nuna sistematiko, la genro enhavas 14 speciojn:[5]
Iĉo | Ino | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|---|
Rozkolora petroiko | Petroica rosea | Aŭstralio | ||
Frambkolora petroiko | Petroica rodinogaster | Tasmanio, Suda Aŭstralio | ||
Neĝa petroiko | Petroica archboldi | Uesta Papuo, Indonezio | ||
Monta petroiko | Petroica bivittata | altaĵoj de Novgvineo | ||
Flama petroiko | Petroica phoenicea | sud-eosta Aŭstralio kaj Tasmanio | ||
Salomona petroiko | Petroica polymorpha | Salomonoj | ||
Pacifika petroiko | Petroica pusilla | Melanezio kaj Polinezio | ||
Plurkolora petroiko | Petroica multicolor | Norfolkinsulo | ||
Skarlata petroiko | Petroica boodang | Aŭstralio kaj Tasmanio | ||
Ruĝĉapa petroiko | Petroica goodenovii | Aŭstralio | ||
Grandkapa petroiko | Petroica macrocephala | Aotearoo | ||
Nordinsula petroiko | Petroica longipes | Norda insulo (Aotearoo) | ||
Sudinsula petroiko | Petroica australis | Suda insulo (Aotearoo) | ||
Nigra petroiko | Petroica traversi | Chatham-insularo |
|