Pieter Serrurier (1600-1669) | ||
---|---|---|
"Diaj atentoj aŭ flamaj deziroj de pentanta, sanktigita kaj dolĉa animo", verko de Petrus Serrarius, eldonita en 1713.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1600 en Londono, Anglio | |
Morto | 1-an de oktobro 1669 en Amsterdamo, Nederlando | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto (1630–1669) corrector (en) (1630–1669) pastro (1624–1628) tradukisto teologo vd | |
Aktiva en | Zelando • Kolonjo • Amsterdamo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petrus Serrarius estis Jarmilisma teologo, verkisto, kaj ankaŭ riĉa komercisto, kiu establis sin en Amsterdamo en 1630, kaj estis aktiva tie ĝis sia morto. Li estis naskita "en bonhavan valonan komercistan familion nomatan Serrurier en Londono." Li estis nomita "la dekano de la disidentaj Jarmilismaj teologoj en Amsterdamo".
Li studis en la "Preĝejo de Kristo", en Oksfordo el 1617 ĝis 1619, kaj ĉe la "Valona Kolegio" en Lejdeno el 1620 ĝis 1623. La franclingva kolegio tiam estis parto de la nova Universitato de Lejdeno, kie Serrarius renkontis John Dury, kaj ili restis proksime amikaj ĝis la propra morto de Serrarius en 1669.
En Amsterdamo li asociiĝis, unuflanke, kun la Kolegianoj Adam Boreel, kaj Galenus Abrahamsz (1622-1706), kaj ilia sekto; kaj, aliflanke, ankaŭ kun la portugalaj judoj ekloĝantaj tie tiutempe, inter ili Menasseh Ben Israel kaj Baruĥ Spinozo (1632-1677). Li estis korespondanto de Samuel Hartlib. Lia implikiĝo kun judoj kaj judismo kondukis lin al la studo de Kabalo kaj Gematrio[1], kaj poste al kredo je la mesianaj asertoj de Sabbatai Zevi.
Li publikigis verkojn pri la jarmilismo. Li estis unu el la unuaj anoj de la silezia mistikulo kaj jarmilulo Jacob Boehme en Amsterdamo.
Krom esti filosemito, multe interesita pri la temo de la Perditaj Triboj, li estis je bonaj rilatoj kun la Amsterdamaj Kvakeroj, kaj estis en kontakto kun William Ames. Li ankaŭ korespondis kun la londona Baptista Ministro Henry Jessey.
La usona filozofo Steven Nadler ofte mencias Serrarius en sia biografio de Baruĥ Spinozo. Serrarius estis gravega al Spinozo ĉar Serrarius venigis lin en kontakton kun la Amsterdamaj ĉiliistoj (aŭ antaŭ-jarmilistoj) kaj kvakeroj same kiel kun Henry Oldenburg.
Serrarius eble konatiĝis kun Spinozo en la grupo de Amsterdamaj Kolegianoj kaj eble prezentis lin al la kvakero William Ames. Oldenburgo eble aŭdis de Serrarius pri Spinozo kaj li vizitis Spinozon en "Rijnsburg" meze de julio 1662, kio kondukis al forta amikeco. Serrarius partoprenis kemiajn eksperimentojn de Johannes Glauber en Amsterdamo kun Franciscus van den Enden (1602-1674), la instruisto de Spinozo. Eble ankaŭ Spinozo estis tie.
Henry Oldenburg petis al Spinozo sendi al li kopion de sia libro "Renati Descartes principia philosophiae" ("Filozofaj principoj de Renato Kartezo"), per Serrarius. Serrarius funkciis kiel poŝtestro en Amsterdamo kaj mesaĝisto al Anglio por Spinozo. Pli poste Oldenburg skribis ke li aŭdis de Serrarius ke Spinozo fartas bone kaj ke Spinozo ne forgesis lin.
Dum Spinozo estis en Amsterdamo dum kelkaj semajnoj, li parolis kun Serrarius. Oldenburg atendis pakaĵon per Serrarius en Amsterdamo, kaj esperis ke Spinozo sendu manuskripton kun siaj pensoj pri la Biblio. Serrarius disvastigis inter protestantoj en Amsterdamo la mesaĝon ke Sabbatai Zevi estis la Mesio.
Komence ortodoksa kalvinisto, li forlasis sian preĝejon antaŭ venado al Amsterdamo ĉirkaŭ 1630. Li atakis la vidpunktojn de Moses Amyraut (1596-1664), kiu en "Du règne de mille ans" ou "De la Prospérité de l'Église" (1654) alprenis pozicion kontraŭ la miljaruloj de la tempo. Serrarius respondis per "Assertion du règne de mille ans" (1657). Li siavice estis atakita fare de Samuel Maresius, lernanto de Franciscus Gomarus. Maresius provis subfosi la apelacion al la laboro de Joseph Mede farita de Serrarius.
Serrarius ankaŭ estis unu el la plej akraj kritikistoj de Lodewijk Meyer post la anonima publikigo de "Philosophia S. Scripturae Interpres, Exercitatio paradoxa" de ĉi-lasta (Filozofio interpretanta Sanktan Skribaĵon, ekzercon en paradokso) en 1666, kiu kaŭzis grandan konflikton en Nederlando kaj pli ĝenerale en la reformitaj cirkloj de Eŭropo tiutempe.