Philipp von Jolly | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Philipp Johann Gustav Von Jolly | ||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1809 en Mannheim | |
Morto | 24-an de decembro 1884 (75-jaraĝa) en Munkeno | |
Ŝtataneco | Rejna Federacio Germana Federacio Germana Imperiestra Regno vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Hajdelbergo Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
Familio | ||
Patro | Ludwig Jolly (en) vd | |
Gefratoj | Julius Jolly (en) vd | |
Infanoj | Ludwig von Jolly (en) , Friedrich Jolly (en) , Julius Jolly (en) vd | |
Parencoj | Isaak Jolly (en) (onklo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto fizikisto universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Fiziko kaj matematiko vd | |
Aktiva en | Munkeno • Heidelberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Philipp Gustav von JOLLY (26a de septembro 1809 – 24a de decembro 1884) estis germana fizikisto kaj matematikisto.
Naskiĝinta en Mannheim kiel la filo de komercisto Louis Jolly kaj Marie Eleonore Jolly, li studis sciencon en Heidelberg, Vieno kaj Berlino. Post siaj studoj, li estis nomumita profesoro de matematiko en Heidelberg en 1839 kaj de fiziko en 1846. Li translokiĝis al Munkeno en 1854 kie li akiris la postenon kiun iam tenis Georg Simon Ohm.[1] En 1854 li estis kavalirita (kaj ekde tiam referencata kiel von Jolly).
Jolly estis dekomence eksperimentema fizikisto. Li mezuris la akcelon pro gravito kun precizaj pezoj kaj laboris ankaŭ pri osmozo.
Unu el liaj lernantoj en la Universitato de Munkeno estis Max Planck, al kiu li avertis en 1878 ne eniri en fizikon,[2] dirante, "en tiu fako, preskaŭ ĉio estas jam malkovrita, kaj ĉio kio restas estas plenigi kelkajn truojn." Planck respondis, ke li ne volas malkovri novajn aferojn, sed nur kompreni la konatajn fundamentojn de la fako. Tamen, la posta laboro de Planck malfermis la kampon de la kvantuma fiziko.
Jolly mortis en Munkeno.