Philippe Adnot | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de aŭgusto 1945 en Rhèges (Aube) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Mouvement libéral et modéré | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
Senatano de Aube | |||||
Departementa konsiliano de la kantono Méry-sur-Seine | |||||
Dum | 21-a de marto 1982 – | ||||
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Aube | |||||
Dum | 1-a de julio 1990 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe Adnot, naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1945 en Rhèges (Aube), estas franca politikisto.
Agrikulturisto laŭ edukado, li estis elektita senatano de Aube la 24-an de septembro 1989, poste reelektita la 27-an de septembro 1998 kaj 21-an de septembro 2008 per la 1-a balotvico[1],[2]. Li estis elektita por 4-a mandato, ekde la 1-a balotvico, la 28-an de septembro 2014.
Prezidanto de la Liberala kaj Modera Movado ekde 1989, kunsidis inter la na-aliĝintaj senatanoj en la Senato.
Kontribuinte al la kreo de la Teknologia Universitato de Troyes, li estas, ekde 1998, la 1-a vicprezidanto de la administra estraro de tiu inĝeniera lernejo, post esti ĝia prezidanto.
Li estas membro de la studgrupo fruktoj kaj legomoj kaj de la trufkultura sekcio de la Senato[3].
La 31-an de januaro 2012, li anoncis sian subtenon de François Bayrou[4] por la franca prezidanta baloto de 2012, tamen sen aliĝi al MoDem.