Pierre Lallement | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1843 en Pont-à-Mousson |
Morto | 29-an de aŭgusto 1891 (47-jaraĝa) en Bostono |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | fizikisto ![]() |
Pierre LALLEMENT (en franclingva prononco: [lalmɑ̃]; 25a de Oktobro, 1843 – 29a de Aŭgusto, 1891) estas konsiderita de kelkaj[1] kiel inventisto de la kunpedala biciklo.
Ŝajne estis li kiu aldonis krankon al aparato kiu jam ekzistis kaj kiun li vidis, nome ludilo kun formo de ĉevalo aŭ veturilo durada (kun du radoj en linio) kiu estis pelita per piedirado surgrunde.[2]
Li kunlaboris en Parizo kun Pierre Michaux (alia supozata inventisto de biciklo) kaj la fratoj Olivier. Poste li translokiĝis al Usono, kie li eniris en luktado pri patentoj pri la nova veturilo biciklo.