Pieter Lastman | |
---|---|
Dosiero:Sen valoro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1583 en Amsterdamo |
Morto | 4-an de aprilo 1633 (50-jaraĝa) en Amsterdamo |
Tombo | Oude Kerk ![]() |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Nicolaes Lastman (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto ![]() |
Verkoj | The sacrifice of Abraham Christ and the woman of Canaan Orestes and Pylades Disputing at the Altar |
Pieter LASTMAN (1583–1633) estis nederlanda pentristo.
Lastman estas konsiderata grava pro sia verkaro kiel pentristo de historiaj pentraĵoj kaj ĉar inter liaj lernantoj estis Rembrandt kaj Jan Lievens.[2] En liaj pentraĵoj Lastman zorge atentis pri vizaĝoj, manoj kaj piedoj.[1]
Inter ĉirkaŭ 1604 kaj 1607 Lastman estis en Italio, kie li estis influita de Caravaggio (same kiel la pentristoj de la Utreĥta Skolo kelkajn jarojn poste) kaj de Adam Elsheimer. Ĉar Rembrandt neniam vizitis Italion, ŝajne li estis influita de Caravaggio (vidu ekzemple pri klaroskuro) ĉefe aŭ plej grave tra Lastman. Liaj lernantoj krom Rembrandt kaj Lievens estis Bartholomeus Breenbergh, Nicolaes Lastman, Pieter Pieterz Nedek kaj Jan Albertsz Rotius.[3] Rembrandt uzis multajn el samaj temoj kiel Lastman. Inter liaj plej famaj verkoj lia versio de la Ŝtonumado de Sankta Stefano, La bapto de Eŭnuko, kaj la Ofero de Abrahamo ŝajne estis tre influitaj de Lastman. Eble eĉ kiel metilernanto Rembrandt faris la unuajn skizojn por ĉiuj tiuj verkoj ĉe Lastman.