Pim Fortuyn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pim Fortuyn | |||||
Naskonomo | Wilhelmus Simon Petrus Fortuijn | ||||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1948 en Velsen | ||||
Morto | 6-an de majo 2002 (54-jaraĝa) en Hilversum | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Volkert van der Graaf vd | ||||
Tombo | San Giorgio della Richinvelda (2002–) Westerveld (en) (2002–2002) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Roterdamo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Mendelcollege (en) Libera Universitato de Amsterdamo Regna Universitato de Groningo Universitato de Amsterdamo vd | ||||
Partio | Pim Fortuyn List (en) Partij van de Arbeid Popola Partio por Libereco kaj Demokratio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Marten Fortuyn vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto sociologo profesoro politikisto kolumnisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelmus Simon Petrus "Pim" FORTUYN (naskiĝis la 9-an de februaro 1948 en Driehuis en Velsen, mortis la 6-an de majo 2002 en Hilversum) estis nederlanda politikisto, entreprenisto, verkisto, publicisto kaj dekstra politikisto.
Oficiale lia familia nomo estis Fortuijn, sed li literumis ĝin Fortuyn. Li estis murdita fare de Volkert van der Graaf dum la balotkampanjo en Nederlando en 2002. Lia politika heredaĵo estas kiel la fondinto de la partio Listo Pim Fortuyn (nederlande Lijst Pim Fortuyn, LPF) [1].
Li ekis akademian karieron, atingis la titolon de profesoro kaj funkciis kiel lekciisto en Erasmo-Universitato de Roterdamo en Roterdamo. Sociologo laŭ trejnado, li estis profesoro (nederlande sverdejde hoogleraar) pri sociologio ĉe la Universitato de Groningen por mallonga periodo. En la lastaj dek jaroj de lia vivo li ankaŭ estis publicisto kaj komentisto en la gazetaro. Li ankaŭ verkis plurajn librojn pri sociologio kaj politiko.
Fortuyn havis vidojn kiuj ne kutimas trovi en la sama persono: li estis senkaŝa samseksemulo [2] kiu apogis la rajtojn de samseksemuloj, kaj samtempe li estis dekstrula naciisto kiu kontraŭbatalis la rajtojn de etnaj malplimultoj [3]. Apud liaj opinioj, interalie, pri Islamo kaj kiel la registaro devus trakti azilpetantoj kaj enmigrintoj, la maniero kiel li kondutis en politiko certigis ke, en unua loko, liaj kontraŭuloj donis al li la stampon de dekstrula popularisto [4].
Fortuyn eksplicite distancigis lin mem de "dekstremegaj" politikistoj kiel la belga Filip Dewinter, aŭstro Jörg Haider aŭ franco Jean-Marie Le Pen ĉiam kiam oni komparis lin al ili. Dum li preferis kompari sian propran politikon centrisma-dekstraj politikistoj kiel Silvio Berlusconi de Italio kaj Edmund Stoiber de Germanio, li ankaŭ admiris eksan nederlandan Ĉefministron Joop den Uyl, socialdemokrato kaj Demokrata Usona prezidanto John F. Kennedy. Fortuyn ankaŭ kritikis la polder modelon kaj la politikoj de la eksiĝinta registaro de Wim Kok kaj multfoje priskribis lin mem kaj la politiko de LPF kiel pragmatisma kaj ne-popolisma [5]. En marto 2002, lia lastatempe kreita LPF fariĝis la plej granda partio en la hejmurbo de Fortuyn Rotterdam dum la nederlandaj urba baloto tenita la saman jaron [6].
Konsentite, li havis tre buntan personecon, kiu estis esprimita, interalie, en nekutima diskuttekniko . Kelkaj el liaj deklaroj ankaŭ emfazis tion. Dank' al tio kaj al la temoj kiujn li elektis, li estis dum duonjaro tre domina ĉeesto sur la politika sceno. Lia konduto dum debatoj ofte lasis aliajn debatantojn ĉe perdo kiel reagi.
Fortuyn fondis dekstrulan naciisman partion tri monatojn antaŭ la parlamenta balotado en Nederlando, kiu devis okazi la 15-an de majo 2002. La partio kontraŭbatalis la enmigradon de eksterlandanoj al Nederlando, aparte islamanoj, kiujn Fortuyn nomis malsukcesajn kaj primitivajn. La partio apogis la rajtojn de samseksemuloj sed kontraŭis geedziĝon inter paroj de la sama sekso. Fortuyn uzis samseksemon kiel kialon por kontraŭbatali Islamon, kiu neas samseksemon. Li miregigis publikan opinion en Nederlando kiam en februaro 2002 li postulis la nuligo de la unua sekcio de la nederlanda konstitucio malpermesanta diskriminacion. La 6-an de majo 2002, semajnon antaŭ la baloto, kiam la balotenketoj montris ke lia partio eble gajnos proksimume 30 sidlokojn el la 150 membroj de la nederlanda parlamento, Fortuyn estis pafmortigita enirante en sian limuzinon parkumitan proksime de radiostacio en la urbo Hilversum, post doni al la stacio intervjuon [7][8][9].
La murdisto, Volker van der Graaf, 33-jara, estis arestita kelkajn minutojn post la murdo kun pafilo en la mano kaj spuroj de sango sur li. En la DNA- testo, la sangomakuloj egalis la sangon de Fortuyn. Komence oni kredis, ke la insidmurdisto estis islama enmigrinto. Tamen, post kelkaj semajnoj, kiam la identeco de la murdinto - blanka nederlanda maldekstrulo - estis publikigita, la lando estis miregigita, kaj Nederlando komencis procezon de animserĉado. Ĝi estis la unua politika murdo okazanta en Nederlando en 330 jaroj [10]. Post restado silenta dum multaj monatoj, van der Graaf konfesis la murdon en malfrua novembro 2002. Li klarigis la motivon de la murdo en opozicio al la opinioj de Fortuyn kaj timante ke Fortuyn estis ronde fari gajnojn en la baloto kaj eble estos nomumita ĉefministro. Li estis kondamnita la 15-an de aprilo 2003 kaj juĝita al 18 jaroj en malliberejo [11]. En majo 2014, post servado de du trionoj de lia puno, li estis liberigita sub restriktaj kondiĉoj: elektronikaj mankatenoj, semajna raportado al provliberigo, malpermeso de restado en Roterdamo, Hilversum kaj Hago, kaj aliaj restriktoj [12].
En la baloto okazigita post la murdo, la partio de Fortuyn estis la due plej granda en parlamento. Post aliĝado al de la registaro, ĝi ricevis kvar ministeriojn en la nederlanda registaro, same kiel la administradon de la enmigradofico.
Post lia morto, aliaj politikistoj prenis diversajn punktojn de lia tagordo, Geert Wilders estas unu el tiuj, kaj oni povas diri, ke lia pensado ankoraŭ ĉeestas en la nederlanda politiko.
Lia ideologio konsistis el la sekvaj pozicioj: [13]