Platiĉevo, serbe Платичево, aŭ Platičevo estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ruma.
Platiĉevo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ruma-Savo. Ruma kaj Sremska Mitrovica troviĝas po 10, Novi Sad 60 km.
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1366 en formo "Fenberek". Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo, kiun sekvis limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Platiĉevo 2007 serboj (73 %), 361 kroatoj, 174 hungaroj, 81 jugoslavianoj, 57 ciganoj kaj aliaj.