Pleudihen-sur-Rance / Pleudehen | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | ![]() | ||
INSEE kodo | 22197 [+] | ||
Poŝtkodo | 22690 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 974 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 31′ N, 1° 57′ U (mapo)48.510833333333-1.9519444444444Koordinatoj: 48° 31′ N, 1° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 24,55 km² (2 455 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pleudihen-sur-Rance (jen france, prononco plødijɛ̃ syʁ ʁɑ̃s, bretone Pleudehen) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2022 en la komunumo vivis 2 974 loĝantoj.
La ŝtonoj de la regiono apartenas al la kadomia epoko.
La rivereto de Coëtquen trairas Pleudihen de sudo norden. Ĝi fontas el la lageto de la Chenaie, inter Saint-Pierre kaj Saint-Solen. Ĝi laŭas la arbaron de Coëtquen oriente. Post trairo de pluraj lagetoj, ĝi fluas en Val Hervelin, apud la kavo de la statuo de la Virgulino, enfalas en la valon de Val Hervelin, fluas en Rouchiviers, en la arbaro de la Tougeais, sub ponto iom vale de l'Hôpital, en Pont Pée, en Chêne d'Œuc, poste ĝi serpentas en la kanejo de Pont de Cieux. Tie, ĝi fluas en la mara areo kaj miksiĝas kun la rivero Rance kaj Manika Markolo, kiuj resupreniras per la tajdo. Ĝi fluas en La Gravelle, en Villes Morvues, en Miou, en Bas Champs, en la Coquenais. Ĝi enfluas tiam en la riveron Rance antaŭ la ponto Saint-Jean-Saint-Hubert[1].
(ne kompleta listo)
Notinde estas ke la vilaĝo de Mordreuc estas regiona turisma loko pro sia haveno ĉirkaŭata de malnovaj domoj kaj foko, kiu regule alproksimiĝas al la plaĝo[2].
La paroĥo de Pleudihen apartenis al la dekanlando de Dol, kiu apartenas al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al Nia-Damo. Ĝi havis kiel paroĥon la komunumon La Vicomté-sur-Rance.
Komence de la 13-a jc, Mathilde, Damo de Landal estis interŝanĝinta la dekonimpostojn de Épinac al Johano la Unua, Abato de Abatejo Notre-Dame du Tronchet kontraŭ tiuj de Pleudihen, kiun tiu cedis en julio 1244 al la Kanonikaro de Dol. La dekonimpostoj de la paroĥo estis profite al la abatejo de Tronchet en la deklaroj de 1685 kaj de 1790. Ankaŭ la prefektejo de Breil dependis de la abatejo.
En 1246, la sama abato forlasis la terbienon de Val-Hervelin al Thomas de Rochefort, kontraŭ la dekonimpostoj de Saint-Suliac. En tiu sama jaro, akto en malnova franca lingvo redaktita de Robert Hervé, seneskalo de Henri d'Avaugour, senjoro de Dinan, Agnès, filino de Guillaume de Coëtquen kaj edzino de Geoffroy Le Blanc, vendis al la abatejo de Tronchet ĉion kion ŝi posedis en Pleudihen[3]. En 1286 la monaĥoj kaj Jean-Marie de Caim, filo de Pierre-Marie, interkonsentis pri du terbienoj en vilaĝeto Cains[4]. Bonabe la Bégasse fondis en 1379 la priorejon Saint-Lunaire, poste dirata Priorejo Saint-Nicolas de l'Hôstellerie, en vilaĝo l'Hôtellerie, situanta je 1 km de Palaceto de Saint-Meleuc. Ĝi estis forlasinta ankaŭ siajn bienojn al Robert Pépin, abato de Tronchet[5].
![]() |
Blazono | france D'azur à une épée d'argent posée en bande, accompagnée à senestre d'un poignard du même en pal ; au chef d'hermine. esperante … |
---|---|---|
Detaloj |
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
aprile 1992 | Michel Vaspart | UMP | departementa konsiliano, unua vicprezidanto de Komunumaro de Dinan
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|
2 056 | 2 318 | 2 351 | 2 461 | 2 495 | 2 516 | 2 775 |
|