Poarta Albă | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Constanța | |
Alinome | Alakapî (tatara) | |
Situo | 44° 12′ N, 28° 24′ O (mapo)44.202528.396666666667Koordinatoj: 44° 12′ N, 28° 24′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 14 m | |
Poŝtkodo | 907245 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5.208 (en 2002) | |
– vilaĝo | 4,637 (en 2011; 4.306 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 62770 | |
Poarta Albă [pŭarta albə] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la rumana distrikto Constanța. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Nazarcea.
Poarta Albă situas ĉe la nacia vojo DN22C inter Cernavodă kaj Konstanco kaj havas fervojan haltejon ĉe la linio inter Bukareŝto kaj Konstanco.
Norde de Poarta Albă la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari debranĉigas de la Kanalo Danubo-Nigra Maro.
La rumana nomo Poarta Albă signifas "Blanka Pordo". La origina nomo Alakapî signifas en la tatara lingvo "arkado" aŭ "volbaĵo". Je la censo de 2011 en la vilaĝo vivis 1,3 % da tataroj.