Podivín (germane Kostl aŭ Kostel, eventuale Podiwin) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 8 km norde de Břeclav. Vivas ĉi tie 2 929 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ladná, Lednice, Rakvice kaj Velké Bílovice.
Kroniko de Bohemoj de Kosmas de Prago mencias Podivon, la baptitan judon kaj fondinton de podivina burgo (Podiuin, dictum a conditore suo Podiua, Iudeo sed postea catholico.). Jam iam dum la 13-a jarcento Podivín estis avancita je urbo, kio faras el ĝi la plej maljunan urbon en distrikto Břeclav. Ekde la 20-aj jaroj de la 16-a jarcento ĉi tie eksidis anabaptistoj (habanoj), kiuj ĉi tie vivis ĝis sia forpelo el la lando en la jaro 1622.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 225 |
---|
1880 | 2 590 |
---|
1890 | 2 517 |
---|
1900 | 2 750 |
---|
1910 | 2 848 |
---|
1921 | 2 809 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 549 |
---|
1950 | 2 404 |
---|
1961 | 2 675 |
---|
1970 | 2 701 |
---|
1980 | 2 849 |
---|
1991 | 2 848 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 887 |
---|
2011 | 2 874 |
---|
2014 | 2 929 |
---|
2016 | 2 933 |
---|
2017 | 2 944 |
---|
2018 | 3 001 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 3 011 |
---|
2020 | 3 019 |
---|
2021 | 2 887 |
---|
2022 | 2 954 |
---|
2023 | 2 974 |
---|
2024 | 2 929 |
---|
- Preĝejo de sankta Petro kaj Paŭlo
- Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
- Juda tombejo
- Koridoroj kaj kelaro – memorindaĵo de la centjara ĉeesto de habanoj
- Burgo de Johano - imitaĵo de ruino de mezepoka burgo konstruita en la jaro 1807