Pogány [pogAnj], kroate Pogan, germane Pogern estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. La nomo signifas: pagano.
La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, fine de sakovojo, fervojo Pécs-Mohács preteriras. Kozármisleny troviĝas 8, Pécs 14, Siklós 17, Harkány 18, Bóly kaj Villány po 24, Szentlőrinc 27 km-ojn.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1181 laŭ tiama ortografio "Pogan". Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas poŝto, flugado per malgrandaj flugiloj.