Polyporus umbellatus | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Polyporus umbellatus
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Polyporus umbellatus Viv. 1883 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Umbela poliporo aŭ umbela fungo (Polyporus umbellatus) estas fungospecio el la poliporacoj (Polyporaceae). Ĉe la fungo kreskas el komuna trunko multaj branĉoj kun ĉapeloj, kiuj formas ombrelon. La grizaj fungoĉapeloj estas rondaj kun milde onda rando, brunaj skvamoj. Ĝi povas formi globon kun diametro de 30–50 cm.
Ĝi kreskas somere en humidaj arbaroj sur formortinta ligno, radikoj de fagoj, karpenoj, kverkoj. Al ĝi similas la arbusta fungo, kiu havas langosimilajn ĉapelojn.
Ĝi estas malofta specio, protektata ekde septembro de 2005 en Hungario.