Poroporo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Solanum viride SPRENG. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Poroporo (Solanum viride), estas plantospecio el la familio de la solanacoj (Solanaceae). Ĝi estas proksime parenca al tomato, terpomo kaj melongeno. Ĝi ankaŭ nomiĝas kanibala tomato, ĉar laŭdire kanibalaj triboj sur la fiĝiaj-insuloj uzis la frukton por fari homviandon pli bone digestebla.
Poroporo estas multjara herba planto, kiu kreskas arbuste kaj atingas kreskoalton de ĝis 150 cm. La folioj estas ovformaj kaj pintaj. La floro similas al tiu de aliaj Solanacoj; ili estas blankaj, kaj havas kvin pintojn kaj flavajn stamenojn. Post la plenigado kreskas ruĝaj, du ĝis tri cm grandaj berojn, kiuj similas al tomatoj.
La fruktoj estas manĝeblaj, sed havas krude amaran guston, kiu malfortigas per kuirado. La folioj estas manĝeblaj kiel salato. La radikoj enhavas venenan steroido-alkaloidon.
Porporo hejmiĝas en Tahitio, la Fiĝioj kaj aliaj insuloj en la pacifika regiono.
Dum la vojaĝo tra Nov-Zelando kaj Suda Pacifiko de James Cook en la jaroj 1772−1775 Johann Reinhold Forster kaj ties filo Georg Forster kolektis la unuajn plantojn. Ĉar la nomo kiun la planto ricevis de Georg Forsters en sia disertacio De plantis esculentis insularum Oceaniae en 1786 ne estis valida, la unua valida priskribo estis de la germana botanikisto kaj medicinisto Kurt Sprengel el la jaro 1807: Solanum viride.
Pli poste la planto estis priskribita plurfoje sum aliaj nomoj. Ekzemple en 1852 la franca botanikisto Michel Félix Dunal priskribis la planton sub la hodiaŭ ankoraŭ valida nomo Solanum uporo. La nomon “kanibala tomato” ĝi jam ricevis 1864 de Berthold Seemann, kiu respeguliĝas en la partatempa scienca nomo Solanum anthropophagorum. Li raportis pri kanibale vivantaj indiĝenoj sur la fiĝiaj insuloj kiuj spicas sian nutraĵon per poroporo por ke ĝi estu pli bone digestebla.