Portaje | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10883 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Miguel Martin Ramos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 373 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo)39.918373-6.5614832Koordinatoj: 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 376 m [+] | ||
Areo | 100 km² (10 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portaje [+] | |||
Portaje estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 373 loĝantoj sur areo de 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas portajeros.
Portaje estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 376 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 100,55 km².
Agrikulturo kaj brutobredado.
La klimato estas mediteranea kaj la averaĝa temperaturo estas 16,5 °C. Tra la municipa teritorio pasas la Rivero de la Fresnedosa sur kiu oni konstruis la Akvorezervujon de Portaje kun areo de 320 ha kie vintrumas birdoj kiaj la blanka kaj nigra cikonioj, la imperia aglo, mevoj, fiŝaglo, fajfanaso, kaj estas fiŝoj kiel blak-bass, la tenko, la karpo ktp.
Demografia evoluo de Portaje inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
403 | 401 | 394 | 388 | 379 | 398 | 398 |