Postkolonia literaturo estas korpo de literaturo kiu reagas al la intelekta diskurso de eŭropa koloniismo en Azio, Afriko, Mezoriento, Pacifiko, kaj aliaj postkoloniaj areoj tra la mondo. Postkolonia literaturo pritraktas problemojn kaj konsekvencojn de la senkoloniigo de lando aŭ nacio, ĉefe politika kaj kultura sendependeco de iamaj subigitaj koloniaj popoloj; ĝi kovras ankaŭ literaturajn kritikojn de kaj pri postkolonia literaturo, kies nuancoj portis, komunikis aŭ justigis rasismon kaj koloniismon.[1] Sed plej nuntempaj formoj de postkolonia literaturo prezentas literaturan kaj intelektajn kritikojn de postkolonia diskurso per barakto por asimiligi postkoloniismon kaj ties literaturajn esprimojn.
Postkolonia literatura kritikismo reekzamenas kolonian literaturon, ĉefe koncentrante al la socia diskurso, inter la kolonianto kaj la koloniigito, kiu formas kaj produktas literaturon. En Orientalism (1978), Edward Saïd analizis la fikcion de Honoré de Balzac, Charles Baudelaire, kaj Lautréamont (Isidore-Lucien Ducasse), kaj esploris kiel ili influiĝis, kaj kiel ili helpis formi la socian fantazion de eŭropa rasa supereco. Postkoloniaj fikciaj verkistoj traktas la tradician kolonian diskurson, ĉu per modifado aŭ per ŝanĝado, aŭ ambaŭe.
Ekzemplo de postkolonia romano estas Wide Sargasso Sea (1966), de Jean Rhys, historio antaŭita de Jane Eyre (1847), de Charlotte Brontë, literatura varianto kie familia historio estis rakontita el la vidpunkto de subalterna protagonistino, Antoinette Cosway, kiu, ene de la historio, estas socie subpremata rolulo kiu estas renomata kaj diverse espluatita. Ĉe postkolonia literaturo, la protagonisto kutime baraktas ĉe aferoj de identeco — ĉu socia, kultura, aŭ nacia, ktp. — kutime kaŭzata de sperto de psikologiaj konfliktoj devenaj el kultura asimilado, al vivo inter la malnova, indiĝena mondo kaj la dominanta hegemonio de la invadaj sociaj kaj kulturaj institucioj de la kolonia imperiismo de metropolo.
La “kontraŭ-konkera rakontaro” konsideras la indiĝenajn loĝantojn de koloniigitaj landoj kiel viktimoj pli ol kiel rivaloj de la koloniigintoj.[2] Tio priskribigas la koloniigitan popolon laŭ pli humana lumo sed riskas senkulpigi koloniigintojn el respondeco pro la efikoj de koloniigo per akceptado, ke la loĝantoj estis "kondamnitaj" al sia fato.[2]