Povrazník, hungare Póráz, germane Sailersdorf estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Povrazník | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 976 55 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°43′00″N 19°21′50″O / 48.716667°N, 19.36389°O (mapo) Koordinatoj: 48°43′00″N 19°21′50″O / 48.716667°N, 19.36389°O (mapo) | ||
Alto | 644 m s.m. | ||
Areo | 3 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Povrazník [+] | |||
Povrazník situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Banská Bystrica troviĝas je 26 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1424 en formo "Powraznik," kiel apartenaĵo de Libetbánya. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon triaklasa. En 1828 loĝis tie 156 vilaĝanoj en 20 domoj. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Povraznik, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Póráz 334 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Povrazník 147 homoj, (140 slovakoj).