Pramoedya Ananta Toer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Pramoedya Ananta Toer | |||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1925 en Blora | ||||
Morto | 30-an de aprilo 2006 (81-jaraĝa) en Ĝakarto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Diabeto ![]() | ||||
Lingvoj | indonezia vd | ||||
Ŝtataneco | Indonezio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto verkisto eseisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1945– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Buru Quartet vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pramoedya Ananta Toer (n. la 6-an de februaro 1925 en Blora, Centra Javo ; m. la 30-an de aprilo 2006 en Ĝakarto) estis indonezia verkisto. Li estas konsiderata la plej grava indonezia aŭtoro de la 20-a jarcento. Liaj verkoj estis publikigitaj en 37 lingvoj kaj li estis nomumita plurfoje por la Nobel-premio pri literaturo.
Dum la japana okupado de Indonezio dum la dua mondmilito, "Pram", kiel li estas plejparte nomata en Indonezio, batalis en la duonmilitista organizaĵo Pemuda (Junularo).
De 1947 ĝis 1949 la nederlandaj okupantoj malliberigis lin pro "kontraŭkolonia pensado". Post lia restado en Nederlando li laboris kiel verkisto kaj redaktoro en Ĝakarto. Pro sia proksimeco al komunistaj organizaĵoj, li estis malliberigita sen proceso post la puĉo de la posta diktatoro Suharto kaj pasigis inter 1965 kaj 1979 en diversaj malliberejoj, unue sur la insulo Nusa Kambangan kaj poste ĉefe sur la insulo Buru. Ĉi tie li verkis Tetralogi Buru (Tetralogio de Buru), sian plej faman verkon. Eksterlande, la Tetralogio de Buru estis publikigita en la angla sub la nomo The Buru Quartet (La Burua Kvarteto). Ĝia tradukisto, Max Lane, kiu estis dungito ĉe la aŭstralia ambasadejo en Ĝakarto ĝis 1981, ankaŭ tradukis la verkon Bumi Manusia anglen sub la nomo Earth Humans (Tero de la homaro) kaj Anak Semua Bangsa sub la nomo Children of All Nations (Infanaro de ĉiuj nacioj). La verko estis tradukita al la rusa en 1986 de E. Rudenko kun la antaŭparolo de V. Sikorsky (titolita "Mir Chelovechesky") kaj eldonita de la rusa eldonejo "Progress".
Bumi Manusia (en Esperanto "LaTero de la homaro") estas unu el la pintaj verkoj en la monda literaturo kiu povas helpi kleriĝi pri la fenomeno kasto. Ne nur en Barato ekzistas kasta sistemo, sed ankaŭ sub la regado de la nederlandaj koloniistoj. La tradukisto de la angla versio (This Earth of Mankind) en la antaŭparolo skribis "ke la nederlandanoj estis la plej alta el la kastoj en tiu piramido, ke diversaj miksrasaj kategorioj estis sur diversaj ŝtupoj, ke la etoson regis la penso ke la pura blankeco estas la pinto de la rajto esti rigardata kiel plene homa".
En 2019 aperis samnoma filmo en Indonezio bazita sur la romano Bumi Manusia, reĝisorita de Hanung Bramantyo[1][2].
Pro lia supozata ligiteco kun la malpermesita Indonezia Komunista Partio (PKI), lia nomo estis malpermesita kaj forigita de la indonezia literaturo dum la kontraŭkomunisma epoko Nova Ordo, kiu daŭris de 1966 ĝis 1998[1].
Intertempe ĝi estis publikigita jam en 33 lingvoj. Ĉar tiu libro emfazas la gravecon de hibrid-originaj homoj kaj elstarigas pintajn ekzemplojn de altmeritaj homoj miksrasaj, ĝi meritas tradukon al Esperanto, kiu mem estas miskista lingvo.
Liaj verkoj reaperis en Indonezio nur ekde 1999.