Presidente Prudente

Presidente Prudente
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Presidente Prudente
Mikroregiono Presidente Prudente
Fondita 1917
Poŝtkodo 19000-000
Telefonkodo 18
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 668  (2022) [+]
Loĝdenso 401 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 8′ S, 51° 23′ U (mapo)-22.125833333333-51.388888888889Koordinatoj: 22° 8′ S, 51° 23′ U (mapo) [+]
Alto 475 m
Areo 562,79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Presidente Prudente (Brazilo)
Presidente Prudente (Brazilo)
DEC
Situo de Presidente Prudente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Presidente Prudente [+]
vdr

Presidente Prudente (oficiale portugale Município de Presidente Prudente) estas municipo, universitata urbego kaj diocezo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra centro de la samnoma mezoregiono Presidente Prudente kaj same de la ankaŭ samnoma mikroregiono Presidente Prudente. La loknomo venis de prezidanto Prudente de Morais.

Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 225 668 loĝantoj sur areo de 562,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 152 994. La teritorio havas komunan limon kun Caiabu, Pirapozinho, Santo Expedito, Mariápolis, Anhumas, Alfredo Marcondes, Álvares Machado, Flora Rica, Flórida Paulista kaj Regente Feijó.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Presidente Prudente situas en la sudorienta parto de la lando. Campo Grande troviĝas 384, Curitiba 426, Campinas 449, San-Paŭlo (urbo) 512, Guarulhos 518, Goiânia 645, Braziljo 792, Belo Horizonte 810, Nova Iguaçu 817, Rio-de-Ĵanejro 840, Porto Alegre 881, Salvador de Bahio 1698, Maceió 1869, Teresina 2106, Manaus kaj São Luís po 2311, Belém 2320, Recife 2357, Natalo (Brazilo) 2513 kilometrojn.

Ĉefplaco de Presidente Prudente
Panoramo en Presidente Prudente

Presidente Prudente estis fondita en 1917, post 4 jaroj ĝi vilaĝiĝis, en 1923 ĝi ricevis statuson de urbo.

La industria agado estas plejparte bazita sur produktado de mebloj. Loka agrikulturo prosperas en la ĉirkaŭa areo: kafoj, rizoj, maizoj, kotonoj, faboj kaj bredado de brutaro.

En Presidente Prudente la averaĝa jara temperaturo estas 23 °C, sed en julio kaj aŭgusto la temperaturo atingas la frostopunkton. Jare pluvas po 1361 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto pli ofte.

Presidente Prudente havas flughavenon, krome la urbego estas ligita per fervojo kaj ŝoseo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Larĝa panoramo en Presidente Prudente