Prezidanto de Alĝerio | ||
---|---|---|
Abdelmaĝid Tebbun | ||
pozicio | ||
prezidanto • ŝtatestro | ||
Komenco | 15-a de septembro 1963 vd | |
Lando(j) | Alĝerio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Prezidanto de Alĝerio estas la ŝtatestro kaj ĉefa plenumestro de Alĝerio, same kiel la ĉefkomandanto de la Alĝeria Armeo.
La Tripolia Programo, kiu servis kiel konstitucio de Alĝerio kiam ĝi venkis en sia milito pro la sendependeco el Francio en 1962, establis la Prezidanton kiel ŝtatestro kun Ĉefministro helpanta en la funkcio de registaro. Interna politika manovrado rezultis en nova konstitucio en 1963 kiu abolis la postenon de Ĉefministro kaj redonis ĉian plenuman povon al la posteno de la Prezidanto. Por la unuaj kvar jardekoj de sendependeco la registaro estis kontrolita kiel unu-partia ŝtato fare de la Naciliberiga Fronto aŭ FLN. La prezidenteco estis tenita de sukcedo de membroj de la FLN; Ahmed Ben Bella, Houari Boumédienne kaj Chadli Bendjedid. La konstitucio verkita en 1976 retenis la plenuman povon de la Prezidenteco, sed la modifoj de 1979 malhavigis la statuson de ĉefministro el la posteno.
Ĉirkaŭ la fino de la 1980-aj jaroj estis malfermigo de la reĝimo de la FLN. Tamen, kiam la Islama Savofronto venkis en parlamenta balotado en 1991, la militistaro devigis Chadli Bendjedid dissolvi la parlamenton kaj rezigni la 11an de Januaro 1992. La militistaro deklaris alarmo-staton kaj kaptis la regadon de la lando, establis kvin-membran Altan Konsilion de Ŝtato. La konsilio nomumis Prezidanton, Muhammad Boudiaf, por enposteniĝi dum tri-jara regotempo por faciligi transdonon reen al normala balotado por la posteno. Tamen Boudiaf estis murdita, kaj sukcedita de Ali Kafi. Dume la lando descendis en periodon de enlanda milito, inter la militista registaro kaj la islamaj geriloj. Kafi estis anstataŭita en 1994 de Liamine Zéroual, kiu alvokis al la unua el tiuj elektoj en 1995, venkante por la kvin-jara regotempo facile en disputata elekto dum la enlanda milito estis daŭranta. Li alvokis al alia frua elekto en 1999, kun la islama insurekciularo ĉefe subpremita. Abdelaziz Bouteflika venkis en tiu elekto, post la aliaj kandidatoj forfalis. Li venkis la 8an de aprilo 2004, denove en 2009 kaj relative sendefie en 2014; lia regotempo finas en 2019.
Kandidato | Partio | Voĉdonoj | % | |
---|---|---|---|---|
Abdelaziz Bouteflika | Naciliberiga Fronto | 8,332,598 | 81.53 | |
Ali Benflis | Sendependa | 1,244,918 | 12.18 | |
Abdelaziz Belaid | Fronto por la Estonteco | 343,624 | 3.36 | |
Louisa Hanoune | Partio de la Laboristoj | 140,253 | 1.37 | |
Ali Fawzi Rebaine | Ahd 54 | 101,046 | 0.99 | |
Moussa Touati | Alĝeria Nacia Fronto | 57,590 | 0.56 | |
Nevalidaj/blankaj voĉdonantoj | 1,087,449 | – | ||
Totalo | 11,307,478 | 100 | ||
Registritaj voĉdonantoj/rezulto | 21,871,393 | 51.70 | ||
Source: Ministerio de Internaj Aferoj Arkivigite je 2014-04-22 per la retarkivo Wayback Machine |
Nomo | Regado | Titolo |
---|---|---|
Abdur Rahman Farès | julio – augusto 1962 | Prezidanto en la provizora reganta konsilio |
Ferhat Abbas | septembro 1962 – septembro 1963 | Prezidanto en la provizora registaro |
Ahmed Ben Bella | septembro 1963 – junio 1965 | Prezidanto |
Houari Boumédiènne | junio 1965 – decembro 1976 | Prezidanto en la revolucia konsilio |
Houari Boumédiènne | decembro 1976 – decembro 1978 | Prezidanto |
Rabah Bitat | decembro 1978 – februaro 1979 | Intera prezidanto |
Chadli Bendjedid | februaro 1979 – januaro 1992 | Prezidanto |
Mohamed Boudiaf | januaro – junio 1992 | Estro en la ŝtata gvida konsilio |
Ali Kafi | junio 1992 – januaro 1994 | Estro en la ŝtata gvida konsilio |
Liamine Zéroual | januaro 1994 – aprilo 1999 | Ŝtatestro |
Abdelaziz Bouteflika | aprilo 1999 – aprilo 2019 | |
Abdelkader Bensalah | aprilo 2019 – decembro 2019 | intera |
Abdelmadjid Tebboune | decembro 2019 – |