Probolinggo

Probolinggo
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 223 159  (2014) [+]
Loĝdenso 3 938 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 45′ S, 113° 13′ O (mapo)-7.75113.21666666667Koordinatoj: 7° 45′ S, 113° 13′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 56,67 km² (5 667 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Probolinggo (Indonezio)
Probolinggo (Indonezio)
DEC
Probolinggo
Probolinggo
Situo de Probolinggo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Probolinggo [+]
vdr

Probolinggo estas marhavena urbego en norda marbordo de la ĉefa insulo Javo en provinco Orienta Javo en Indonezio.

Vojo en Probolinggo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Probolinggo situas en nordorienta marbordo de la insulo (la plej orienta urbego de la insulo). Malang troviĝas 69, provinca ĉefurbo Surabajo 76, Mojokerto (urbo) 92, Surakarta 265, Jogjakarto 314, Semarang 320, Bandungo 625, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 727, Makassar 746, Tangerang 747, Serang 801, Palembang 1076, Batam 1418, Padango 1613, Pekanbaru 1597, Medano 2048, Banda Aceh 2476 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Probolinggo (tiam "Banger") en la 14-a jarcento estis fiŝkaptista vilaĝo apartenanta al reĝlando. Baldaŭ la areo longe apartenis al Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj. Dum dua duono de la 2-a mondmilito japana dominado okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sub la kolonia erao, precipe en la 19-a jarcento Probolinggo estis signifa regiona centro pri rafinado kaj eksportado de sukeroj, kiu restas grava produkto ankaŭ nun. Mangoj ankaŭ estas grava produkto. Oni produktis vinberojn ankaŭ, sed nuntempe tio retiriĝis.

Poŝtejo de Probolinggo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Probolinggo situas laŭ unu el la plej gravaj aŭtovojoj en tuta Javo, pagvojo funkcias rekte al Ĝakarto. La urbego havas marhavenon por fiŝkaptistoj. Ankaŭ fervojo funkcias, sed ne estas rekta trajno al Ĝakarto. Internacia flughaveno funkcias en Surabajo, loke la flughaveneto ne akceptas flugojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Probolinggo havas nur baz- kaj mezlernejojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

Moskeo en Probolinggo

Plimulto de Probolinggo estas islama.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Probolinggo havas tropikan savanan klimaton (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1388 mm. Inter majo-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 20-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vividindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans