La provinco Sila - arabe سيلا - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. aŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 544 200 loĝantoj sur areo de 36 000 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 387 461 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Goz Beïda. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Djourf Al Ahmar kaj Kimiti.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|