Prstná | |
germane Prstna, pole Pierstna | |
vilaĝo | |
Empira kastelo
| |
Oficiala nomo: Prstná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Petrovice u Karviné |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Baseno | Ostrava baseno |
Domoj | 173 2009 |
Situo | Prstná |
- koordinatoj | 49° 54′ 46″ N 18° 33′ 19″ O / 49.91278 °N, 18.55528 °O (mapo) |
Katastro | 3,67 km² (367 ha) Prstná |
Loĝantaro | 540 (2021) |
Denseco | 147,14 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1448 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 735 72 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Prstná | |
Retpaĝo: www.petroviceuk.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Prstná (pole Pierstna, historie pole Piersna, germane Prstna) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Petrovice u Karviné en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas proksimume 2 km nordoriente de Petrovice u Karviné. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 173 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 540 loĝantoj.
Prstná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,67 km².
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1448. Inter la unuaj posedantoj de Prstná apartenis inter la jaroj 1573 ĝis 1592 Jiří Pilar z Plhu kaj post li lia filo. En la jaro 1796 vendis la vilaĝon Jan Larisch-Mönnich al Vojtěch Gussnar z Komorné, por ke li ricevu ĝin post kelke da jaroj reen. Jan Larisch-Mönnich proprumis ĝin ĝis parcela reformo farita post la unua mondmilito.
En oktobro 1938 Prstná estis aneksita de Pollando kaj sekve okupita de nazioj, de kiuj ĝi estis liberigita la 1-an de majo 1945 fare de Ruĝa Armeo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 406 |
1880 | 448 |
1890 | 472 |
1900 | 502 |
1910 | 680 |
1921 | 633 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 530 |
1950 | 519 |
1961 | 468 |
1970 | 441 |
1980 | 453 |
1991 | 443 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 419 |
2011 | 545 |
2021 | 540 |
En Prstná estas empira kastelo kun pejzaĝa parko konstruita fine de la 18-a jarcento de Vojtěch Gussnar, en la jaro 1893 fariĝis posedanto de la kastelo Jindřich Larisch-Mönnich. En la jaro 1978 komencis ties ampleksa rekonstruo kaj en la jaro 1999 ĝi estis redonita al restituantoj. En la kastelo estas stila vinejo.
|